Usono: Pintkunveno inter Trump kaj Kim komenciĝos je 9a horo matene en 12a de junio

(GMT+08:00) 2018-06-05 13:43:08     Redaktoro:Yu

La Blanka Domo diris lunde, ke usona prezidento Donald Trump kaj la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un renkontiĝos ekde la 9a horo matene en la 12a de junio en Singapuro.

Proparolanto de la Blanka Domo Sarah Sanders diris en gazetara konferenco, ke la usona avangarda teamo estas en Singapuro por loĝistika preparo kaj restos tie ĝis komenciĝo de la pintkunveno.

Ŝi diris, ke la usona flanko aktive sin preparas por la pintkunveno, kaj la usona delegacio en la senarmeigita zono laŭ la interkorea landlimo daŭrigos diplomatian intertraktadon kun la delegacio de la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin