Wang Yi: Pekina Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro levos duflankajn rilatojn al nova nivelo

(GMT+08:00) 2018-06-05 13:44:44     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde esprimis kredon, ke la venonta Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro levos la ĉina-afrikan ampleksan strategian kaj kunlaboran partnrecon al nova nivelo.

La plej alta ĉina diplomato, kiu estas en Pretorio, la ĉefurbo de Sud-Afriko, por ĉeesti la Oficialan Kunvenon de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de BRICS-landoj, respondis demandon de la amaskomunikilo pri la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kiu okazos en septembro.

Li montris, ke kiel la ŝlosila platformo por la kolektiva dialogo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj afrikaj landoj, la forumo jam fariĝis modelo de suda-suda kunlaboro kaj flago de internacia kunlaboro kun Afriko. Li diris, ke dum la pasintaj ses jaroj, en kiuj Sud-Afriko servis kiel kunprezidanto de la forumo, Ĉinio kaj Sud-Afriko kunlaboris kaj aktive antaŭenigis la disvolviĝon de mekanismo de la forumo kaj akcelis la solidarecon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko. Li aldonis, ke post kiam Sud-Afriko sukcese gastigis la Johanesburgan Pintkunvenon en decembro de 2015, klopodoj por efektivigo de la atingoj estis faritaj kun efektivaj kaj efikaj rezultoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin