Ĉefo de MOIP laŭdas progreson de Ĉinio en intelekta proprieto

(GMT+08:00) 2018-06-05 14:12:51     Redaktoro:Yu

En la 5a de junio 2008, Ĉinio publikigis la Nacian Strategian Gvidlinion pri Intelekta Proprieto, kiu celas plifortigi la nacian kapablon en kreado, apliko, protekto kaj administro de intelekta proprieto, konstrui novigeman landon kaj atingi la celon konstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj. Antaŭ la 10a datreveno de la strategia gvidlinio, Ĉina Radio Internacia intervjuis Francis Gurry, ĝeneralan direktoron de la Monda Organizo pri Intelekta Proprito (MOIP). Gurry diris, ke en la pasintaj dek jaroj, Ĉinio faris rimarkindan progreson en la kampo de intelekta proprieto, kun profundigitaj kaj vastigitaj internaciaj interŝanĝoj.

Gurry diris, ke de post la ekefektivigo de la strategia gvidlinio, Ĉinio kompletigis sian leĝsistemon pri intelekta proprieto. En la pasintaj jaroj Ĉinio sin dediĉis al establo de ampleksa sistemo de leĝa kadro kaj starigis efikajn administrajn kaj leĝajn sistemojn pri protekto de intelekta proprieto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin