Putin atendas pozitivajn rezultojn de pintkunveno inter Usono kaj KDPR

(GMT+08:00) 2018-06-06 11:07:07     Redaktoro:Selena

En la 31a de majo, rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke li atendas pozitivajn rezultojn de la renkontiĝo inter gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko, kaj ke Rusio faros plejeblon por kontribui al sukceso de la renkontiĝo.

Putin faris la rimarkojn en intervjuo kun Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo. Putin asertis, ke Rusio kaj Ĉinio havas tute saman starpunton pri la demando de la Korea Duoninsulo kaj kune prezentis "vojmapon" pri traktado de la problemo. Li aldonis, ke lastatempe la ĉina flanko faris multajn laborojn por mildigi la situacion, kio estis plene subtenata de Rusio.

Putin alte taksis la decidon de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pri ĉesigo de nuklea eksperimento kaj provpafo de kontinenta misilo, dirante, ke tio estis senprecedenca klopodo de la gvidantaro de la KDPR por mildigo de la streĉita situacio en la regiono kaj ankaŭ grava paŝo al sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

Pri la rilatoj inter Rusio kaj okcidentaj landoj, Putis diris, ke Rusio laŭiras la evoluigan vojon de sendependeco kaj suvereneco kaj ne timas ajnajn sankciojn. Li reasertis, ke Rusio volas subteni pozitivajn kaj bonajn rilatojn kun okcidentaj landoj, inkluzive de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin