Monda Banko avertis pri konsiderinda malsuprenira risko

(GMT+08:00) 2018-06-06 15:53:36     Redaktoro:Selena

La Monda Banko marde restigis senŝanĝa sian prognozon pri la ekonomia kresko por tiu ĉi jaro kaj la venonta jaro, tamen avertis pri konsiderindaj malsupreniraj riskoj, inkluzive de eskalado de komerca protektismo.

En sia plej freŝa raporto Perspektivo de la Tutmonda Ekonomio, la Monda Banko prognozis, ke la monda ekonomio kreskos je 3,1% en 2018 kaj 3% en 2019. La anticipo estas senŝanĝa kun la antaŭa prognozo en januaro de tiu ĉi jaro.

La Monda Banko altigis sian prognozon de la ĉina ekonomia kresko en 2018 ĝis 6,5%, je 0,1% pli alta ol la januara prognozo. Tamen la kresko en 2019 estis malaltigita ĝis 6,3%.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin