Usono "ne diru mensogojn kun okuloj malfermitaj"

(GMT+08:00) 2018-06-06 21:06:56     Redaktoro:Xiong

La usona flanko daŭre sensaciigis la tielnomatan "militigon" en la Suda Ĉina Maro fare de Ĉinio kaj sendis bombaviadilojn B-52 flugi super la maro, por tio Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la gazetara konferenco de la 6a de junio konsolis al Usono, ke ĝi ne diru mensogojn kun okuloj malfermitaj kaj ĉesigu kreadon de malordo en tiu ĉi regiono.

La 5an de junio la usona aerarmeo konstatis, ke du usonaj bombaviadiloj B-52 traflugis super maro apud la insularo Nansha por fari ekzercadon. Tiu agado okazis nelonge post kiam Mattis, usona defenda ministro, riproĉis ke Ĉinio faras "militigon" en la Suda Ĉina Maro. Por tio Hua diris:

"Ke Usono sendis bombaviadilojn B-52, nome agresemajn strategiajn armilojn, al la Suda Ĉina Maro, ĉu tio ne estas "militigo"?! Ke bombaviadiloj B-52 flugis super la Suda Ĉina Maro, ĉu tio ankaŭ estas por libereco de flugado?! Ĉi tie mi donas kelkajn konsilojn al Usono, ke ĝi ĉesu troigi la tielnomatan "militigon" en la Suda Ĉina Maro fare de Ĉinio kaj ne diru mensogojn kun okuloj malfermitaj; ke ĝi ĉesigu kreadon de malordo en tiu ĉi regiono; kaj ke Ĉinio ne lasas sin fortimigi de iu ajn militŝipo aŭ militaviadilo, sed kontraŭe ĝi certe alprenas necesajn rimedojn por defendi sian suverenecon kaj sekurecon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin