Ĉinaj esperantistoj diskutis pri E-instruado en Dandong

(GMT+08:00) 2018-06-06 09:07:34     Redaktoro:祃璟琳

 

 

La 3-an de junio en la 14-a Mezlernejo de Dandong okazis kunsido pri Esperanto-instruado: 18 esperantistoj el Pekino, Zhejiang-provinco, Jiangsu-provinco kaj aliaj lokoj, kiuj atingis Dandong por partopreni en turisma grupo al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), diskutis kun lokaj esperantistoj pri manieroj de Esperanto-instruado kaj surloke faris instruan praktikadon.

Profesoro Li Weilun, el Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, klarigis per ekzemploj uzadon de substantivoj kaj verboj de Esperanto, kaj prezentis la belecon de ĝia prononco. Per demandado kaj ekzemplaj frazoj, li kunagis kun la aŭskultantoj, helpis ilin altigi la nivelon de Esperanta parolado kaj fortigis ilian volon lerni kaj uzi la lingvon. Sinjorino Shi Xueqin, prezidanto de Zhenjiang-a Esperanto-Asocio de la provinco Jiangsu, kaj Li Zhongmin, membro de Hangzhou-a Esperanto-Asocio de la provinco Zhejiang, prelegis pri siaj spertoj en Esperanta instruado. Shi Xueqin kantis kun ĉeestantoj infanan kanton por ke ili havu la senton pri Esperanta prononco kaj memorado de vortoj. Tiu maniero kaptis ĉies atenton dum la tuta lernado.

La esperantistoj de la turisma grupo kolektiĝis en la urbo Dandong antaŭ ekvojaĝi al KDPR. La vojaĝo celas disvastigi Esperanton kaj pliigi amikecon inter dulandaj popoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin