Xi Jinping interparolas kun kazaĥa prezidento Nazarbaev

(GMT+08:00) 2018-06-07 21:32:22     Redaktoro:Xiong

La 7an de junio, en la Granda Halo de Popolo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping interparolis kun la kazaĥa prezidento Nursutan Nazarbaev. La du ŝtatestroj unuanime decidis plifortigi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Kazaĥio kaj brakoĉebrake marŝi sur la vojo de naciprosperigo.

Xi Jinping rimarkigis, ke Kazaĥio estas grava najbaro de Ĉinio kaj ankaŭ influhava regiona potenco, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥio jam estas ekzemplo por amikaj rilatoj inter najbaroj, ke Ĉinio volontas kune kun Kazaĥio iri antaŭe de la ceteraj sur la vojo de la sortkomunumo de la homaro kaj amasigi saĝon kaj forton por malfermi pli brilan estontecon de la homaro.

 

Nazarbaev diris, ke Ĉinio estas amika najbaro kaj grava kunlabora partnero de Kazaĥio, kaj Kazaĥio alte ŝatas la tradician amikecon inter Kazaĥio kaj dankas la grandan subtenadon longatempe donitan de Ĉinio, kaj ke Kazaĥio subtenas la socialisman aferon kun ĉinaj karakteroj en la nova epoko kaj kredas, ke ĝia sukceso ankaŭ konformas al la interesoj de Kazaĥio mem.

Post la interparolo la du ŝtatestroj kune subskribis "Komunan Deklaracion de Ĉinio kaj Kazaĥio" kaj ĉeestis la subskribon de duflankaj kunlaboraj dokumentoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin