Usonaj senatanoj proponas leĝdonon por limigi aŭtoritaton de Trump pri tarifoj

(GMT+08:00) 2018-06-07 13:23:30     Redaktoro:Yu

Dupartia grupo de usonaj senatanoj merkrede proponis leĝdonon, kiu devigos al prezidento Donald Trump akiri kongresan aprobon antaŭ ol meti tarifojn sur importaĵojn je la motivo de nacia sekureco.

La leĝprojekto, prezentita de prezidanto de la Komitato pri Eksterlandaj Rilatoj de la Senato, Bob Corker kaj aliaj naŭ senatanoj, postulas, ke la prezidento prezentu al la Kongreso iun ajn proponon pri ĝustigo de importado por interesoj de nacia sekureco sub la Sekcio 232 de la Akto pri Komerca Ekspansio de 1962.

La registaro de Trump uzis la malaktualajn leĝojn por unuflanke meti aldonajn tarifojn sur importitajn ŝtalajn kaj aluminiajn produktojn, kio vekis fortan oponon el la enlanda komerca komunumo kaj usonaj komercaj partneroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin