Prezidanto de Nacia Komitato de ĈPPKK reasertis Konsenton de 1992

(GMT+08:00) 2018-06-07 13:30:24     Redaktoro:Yu

Wang Yang, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, emfazis la Konsenton de 1992 en la malferma ceremonio de la 10a Markola Forumo en Xiamen en la ĉina sudorienta provinco Fujian.

Wang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke la Konsento de 1992, kiu enkorpigas la principon de unu Ĉinio, restas la fundamento kaj kondiĉo por interŝanĝoj inter la ĉeftero kaj la aŭtoritatoj kaj politikaj partioj en Tajvano. Li diris, ke politikaj partioj kaj organizoj en Tajvano renkontas neniun baron en la interŝanĝoj kun la ĉeftero, se ili subtenas la konsenton. Wang akcentis, ke "tajvana sendependeco", separismaj fortoj kaj iliaj agadoj estas la plej grandaj minacoj al transmarkolaj paco kaj stabileco, ĉar ili subfosas la nacian suverenecon kaj teritorian integrecon kaj instigas al malamikeco kaj alfrontado inter samlandanoj sur la du bordoj de la Tajvana Markolo. Li promesis, ke la ĉeftero efektivigos politikojn por fortigi transmarkolan ekonomian kaj kulturan kunlaboron kaj certigi, ke tajvanaj entreprenoj ĝuas egalan traktadon kiel ĉefteraj kompanioj. Li bonvenigis pli da transmarkolajn interŝanĝojn, dirante, ke la ĉeftero liveros pli da dungiĝaj kaj komercaj oportunoj al ordinaraj tajvananoj, precipe junuloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin