Theresa May: Britio firme subtenas iranan nuklean interkonsenton

(GMT+08:00) 2018-06-07 13:41:18     Redaktoro:Yu

La brita ĉefministro Theresa May diris al vizitanta israela ĉefministro Benjamin Netanyahu merkrede en Londono, ke Britio firme apogis la iranan nuklean interkonsenton post la anonco de usona prezidento Donald Trump pri retiro el la interkonsento.

Oficiala proparolanto de brita ĉefministro publikigis detalojn de ilia renkontiĝo. Antaŭe Netanyahu diskutis la saman demandon kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj germana ĉefministro Angela Merkel.

La proparolanto diris: "Ili diskutis pri Irano, kaj la ĉefministro ripetis nian firman promeson al la Komuna Kompleta Agadplano kiel la plej bona maniero malebliganta Iranon disvolvi nuklean armilon. Ili konsentis pri la neceso kontraŭstari la malstabiligan agadon de Irano en la regiono."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin