Novaĵoj (Junio 07)

(GMT+08:00) 2018-06-07 16:36:45     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7-a de junio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Kirgizio konsentis establi ampleksan strategian partnerecon; Ĉinio fariĝis la dua plej granda ricevanto de fremdlanda rekta investo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio kaj Kirgizio merkrede konsentis establi ampleksan strategian partnerecon. La konsento estis atingita dum interparolado inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vizitanta kirgiza prezidento Sooronbay Jeenbekov en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris al Jeenbekov, ke la establo de ampleksa strategia partenreco inter Ĉinio kaj Kirgizio estas alia mejloŝtona evento en la historio de la duflankaj rilatoj kaj injektas novan impulson en la disvolvadon de la duflankaj rilatoj. Li diris, ke ĉe la nova deirpunkto, Ĉinio volas labori kun Kirgizio por daŭrigi la tradician amikecon kaj konduki ampleksan kunlaboron por realigi nacian disvolviĝon kaj pli bone profitigi la du popolojn. Xi montris, ke Kirgizio estas unu el la landoj, kiuj plej frue subtenis kaj aliĝis al konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj Ĉinio volas fari komunajn klopodojn kun Kirgizio por vastigi pensmanieron, ekspluati potencialon kaj altigi la duflankan kunlaobron al nova nivelo. Xi alte taksis la subtenon de Kirgizio dum ĝia servo kiel deĵoranta prezidanto-lando de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), dirante, ke Ĉinio volas labori kun Kirgizio por akceli sanan kaj stabilan disvolvadon de la organizo.

Jeenbekov, kiu venis al Ĉinio por ŝtata vizito kaj ĉeesto al la 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la ŜKO en Qingdao, diris, ke Kirgizio admiras sociajn kaj ekonomiajn atingojn de Ĉinio kaj dankas Ĉinion pro ĝia longtempa valora helpo. Li aldonis, ke establo de la ampleksa strategia partnereco aldonas novan ĉapitron al la duflankaj rilatoj. Li asertis, ke Kirgizio prioritatigas disvolvadon de la rilatoj kun Ĉinio kaj ĉiam estas la plej fidinda najbaro, partnero kaj amiko de Ĉinio.

Ĉinio merkrede anoncis rimedojn por fortigi merkatan superrigardon per plibonigo de leĝobeigo kaj publikigo de informoj.

Deklaro publikigita post kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, diris, ke merkatkontrolaj institucioj hazarde elektos celojn kaj leĝobeigajn oficistojn por surloka inspekto kaj ĝustatempe publikigos informojn. La deklaro diris, ke la nova praktiko kovros ĉiujn rutinajn registarajn inspektojn, kaj komuna kontrolo estos fortigita por redukti multtavolajn respondecojn. Ĉiuj rilataj registaraj institucioj estis petitaj fari reguligajn novigojn, kiuj helpas akceli justecon kaj efikecon de la merkato.

Ĉinio delonge antaŭenpuŝas pli unuigitan kaj efikan merkatreguligon, kun la Ŝtata Administrado por Merkata Reguligo establita en marto kiel parto de la reformo de registaraj institucioj.

La kunveno ankaŭ konsentis meti ordon en ĉiun tipon de atestiloj postulataj por la aliro de individuoj kaj entreprenoj al registaraj servoj. Serio da atestiloj starigitaj de centraj kaj lokaj registaroj estos nuligitaj antaŭ la fino de la jaro, inkluzive de la financa atestilo uzata por akiro de konstruaj permesoj. Ankaŭ atestiloj bazitaj sur leĝo, se anstataŭigeblaj, devas esti forigitaj.

La deklaro diris, ke pli grandaj klopodoj devas esti faritaj por starigi socian kreditsistemon kaj publikigi nigrajn listojn por malpermesi malhonestajn kondutojn kaj pli bone protekti komercajn sekretojn kaj personan privatecon. Enketo pri triapartia kredito estos subtenata.

Wang Yang, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, emfazis la Konsenton de 1992 en la malferma ceremonio de la 10a Markola Forumo en Xiamen en la ĉina sudorienta provinco Fujian.

Wang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke la Konsento de 1992, kiu enkorpigas la principon de unu Ĉinio, restas la fundamento kaj kondiĉo por interŝanĝoj inter la ĉeftero kaj la aŭtoritatoj kaj politikaj partioj en Tajvano. Li diris, ke politikaj partioj kaj organizoj en Tajvano renkontas neniun baron en la interŝanĝoj kun la ĉeftero, se ili subtenas la konsenton. Wang akcentis, ke "tajvana sendependeco", separismaj fortoj kaj iliaj agadoj estas la plej grandaj minacoj al transmarkolaj paco kaj stabileco, ĉar ili subfosas la nacian suverenecon kaj teritorian integrecon kaj instigas al malamikeco kaj alfrontado inter samlandanoj sur la du bordoj de la Tajvana Markolo. Li promesis, ke la ĉeftero efektivigos politikojn por fortigi transmarkolan ekonomian kaj kulturan kunlaboron kaj certigi, ke tajvanaj entreprenoj ĝuas egalan traktadon kiel ĉefteraj kompanioj.

La Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado diris merkrede en sia Raporto pri Monda Investado en 2018, ke Ĉinio fariĝis la dua plej granda ricevanto de fremdlanda rekta investo kaj la tria plej granda investanto al aliaj landoj en la mondo. Ĝi ankoraŭ estas la plej granda ricevanto de fremdlanda rekta investo kaj la plej granda rekta investanto al fremdaj landoj inter la evoluantaj landoj.

Brita ĉefministro Theresa May diris al vizitanta israela ĉefministro Benjamin Netanyahu merkrede en Londono, ke Britio firme apogis la iranan nuklean interkonsenton post la anonco de usona prezidento Donald Trump pri retiro el la interkonsento.

Oficiala proparolanto de la brita ĉefministro publikigis detalojn de ilia renkontiĝo. Antaŭe Netanyahu diskutis la saman demandon kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj germana ĉefministro Angela Merkel.

La Eŭropa Komisiono diris merkrede, ke la Eŭropa Unio (EU) devas apliki la reekvilibrigajn doganojn kontraŭ usonaj produktoj ekde julio por reagi al usonaj tarifoj altruditaj al ŝtalaj kaj aluminiaj importaĵoj el la EU.

La komisiono diris en deklaro, ke la Kolegio de Komisionanoj tiutage subtenis la decidon meti aldonajn doganojn sur la plenan liston de usonaj produktoj, pri kiuj estas informita la Monda Organizo pri Komerco. Tio estas parto de la respondo de la EU al la usonaj tarifoj altruditaj al ŝtalaj kaj aluminiaj importaĵoj el la EU.

Post ĉi tiu decido, la Komisiono atendas "fini la rilatan proceduron en kunordigo kun la membroŝtatoj antaŭ la fino de junio, por ke la novaj doganoj estu aplikitaj ekde julio".

Dupartia grupo de usonaj senatanoj merkrede proponis leĝdonon, kiu devigos al prezidento Donald Trump akiri kongresan aprobon antaŭ ol meti tarifojn sur importaĵojn je la motivo de nacia sekureco.

La leĝprojekto, prezentita de prezidanto de la Komitato pri Eksterlandaj Rilatoj de la Senato Bob Corker kaj aliaj naŭ senatanoj, postulas, ke la prezidento prezentu al la Kongreso iun ajn proponon pri ĝustigo de importado por interesoj de nacia sekureco sub la Sekcio 232 de la Akto pri Komerca Ekspansio de 1962.

La registaro de Trump uzis la malaktualajn leĝojn por unuflanke meti aldonajn tarifojn sur importitajn ŝtalajn kaj aluminiajn produktojn, kio vekis fortan oponon el la enlanda komerca komunumo kaj usonaj komercaj partneroj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin