Ĉinio kaj Kirgizio ekspluatos potencialon sub ampleksa strategia partnereco

(GMT+08:00) 2018-06-08 11:18:24     Redaktoro:Selena

Ĉinio kaj Kirgizio ĵaŭde promesis ekspluati potencialon de kunlaboro sub la nove establita ampleksa strategia partnereco.

La promeso estis farita de ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj vizitanta kirgiza prezidento Sooronbay Jeenbekov en Pekino.

Li diris, ke prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Jeenbekov merkrede konsentis establi ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj, kio altigis la duflankajn rilatojn al nova nivelo. Li aldonis, ke en pasintaj 26 jaroj de post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kirgizio, la du landoj realigis transsaltan disvolviĝon en duflankaj rilatoj bazitaj sur reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Kirgizio por plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj.

Jeenbekov diris, ke Kirgizio volas akordigi sian evoluigan strategion kun la ĉina, antaŭenigi reciprokan investadon, plifortigi kunlaboron en servo de prilaborado, agrikulturo, nova energio, transporto kaj sanzorgo kaj faciligi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin