Xi Jinping donis al Putin "amikecan ordenon"

(GMT+08:00) 2018-06-08 19:30:54     Redaktoro:Xiong

Posttagmeze de la 8a de junio la unua don-ceremonio por la "amikeca ordeno" de la Ĉina Popola Respubliko okazis en la Ora Salono de la Granda Halo de Popolo. La ĉina prezidanto Xi Jinping donis la "amikecan ordenon" al la rusa prezidento Vladimir Putin.

En la don-ceremonio Xi Jinping faris paroladon. Li rimarkigis, ke la "amikeca ordeno" de la Ĉina Popola Respubliko estas la plej alta honora ordeno de Ĉinio por la ekstero, ĝi estas aljuĝata al tiuj fremdlandaj amikoj, kiuj faris elstaran kontribuon en la subtenado al la moderna konstruado de Ĉinio, en la akcelo de interŝanĝo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj alilando, kaj en la protektado de la monda paco. Prezidento Putin estas monde influhava gvidanto de potenco kaj ankaŭ malnova kaj bona amiko de la ĉina popolo.


Xi Jinping emfazis, ke tiu ĉi "amikeca ordeno" esprimas altan respekton de la ĉina popolo al prezidento Putin kaj simbolas la profundan amikecon de la du grandaj nacioj.

En sia dankparolado Putin diris, ke li tre dankas, ke prezidanto Xi Jinping donis al li la unuan "amikecan ordenon" de la Ĉina Popola Respubliko, kaj ke li sentas honoron por tio. Putin substrekis, ke tiu ĉi honoro estas ne nur por li mem, sed ankaŭ por la rusa-ĉina plenampleksa strategia partnereco kaj la amikeco de la ĉina popolo al la rusa popolo, kaj ke li konservos tiun ĉi ordenon kiel trezoron, ĉar ĝi havas neordinaran signifon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin