Li Keqiang intervidiĝis kun Putin

(GMT+08:00) 2018-06-08 19:57:30     Redaktoro:Xiong

La 8an de junio la ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis en Pekino kun la rusa prezidento Vladimir Putin, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la Qingdao-pintkonferencon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas plifortigi la kunigon de la iniciato "Zono kaj Vojo" kun la eŭropazia ekonomia asociiĝo, daŭre pligrandigi komercan dimension de la du flankoj, firme akceli kunlaboron en diversaj kampoj, kaj puŝi la ĉina-rusan plenampleksan strategian partnerecon sur pli altan ŝtupon.

Putin asertis, ke Rusio volas plifortigi la kunigon de sia evoluiga startegio kun la ĉina, daŭre akceli efektivan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, kaj ene de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo kaj de aliaj plurflankaj mekanismoj fari kunordigon kun ĝi, por ke la dulandaj rilatoj kaj kunlaboro havu pli multe da fruktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin