Ĝenerala Asembleo de UN elektos kvin membrojn de sekureca Konsilio

(GMT+08:00) 2018-06-08 15:04:11     Redaktoro:Yu

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj okazigos elekton por kvin novaj membroj de la Sekureca Konsilio vendrede, kun konkuro inter Indonezio kaj Maldivoj pri unu sidloko por la azia-pacifika grupo.

Brenden Varma, proparolanto de prezidanto de la Ĝenerala Asembleo, ĵaŭde diris al raportistoj, ke la elekto okazos vendrede matene.

Ses membroŝtatoj konkuros pri kvin ne-konstantaj sidlokoj. Indonezio kaj Maldivoj konkuros pri unu sidloko por la azia-pacifika grupo, dum la aliaj kvar ŝtatoj - Belgio kaj Germanio (por Okcident-Eŭropo kaj Aliaj), Domingo (por Latin-Ameriko kaj Karibio) kaj Sud-Afriko (por Afriko) – renkontos neniun defion.

La Sekureca Konsilio de la UN havas 15 membrojn - kvin konstantajn kaj 10 elektitajn. La 10 ne-konstantaj membroj estas elektitaj de la Ĝenerala Asembleo por dujara periodo, kun kvin anstataŭigitaj ĉiujare. La kvin konstantaj sidlokoj estas tenataj de Britio, Ĉinio, Francio, Rusio kaj Usono.

Por esti aprobita, kandidato devas ricevi almenaŭ du trionojn de ĉiuj voĉoj donitaj por tiu sidloko malgraŭ tio, ke la elekto estas konkura aŭ ne.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin