99 homoj mortigitaj pro vulkana erupcio en Gvatemalo

(GMT+08:00) 2018-06-08 15:06:20     Redaktoro:Yu

La nombro de mortintoj pro la erupcio de la vulkano Fuego en Gvatemalo kreskis ĝis 99, ĉar pli da kadavroj estis trovitaj merkrede, laŭ la Nacia Instituto de Juraj Sciencoj.

La Nacia Instituto de Juraj Sciencoj diris en raporto, ke la restaĵoj de 99 homoj estis senditaj al kadavrejoj, kaj nur 28 estis identigitaj ĝis nun.

Sergio Cabanas, estro de la gvatemala agentejo por traktado de katastrofoj, diris, ke ili jam havas datumojn kun nomoj kaj lokoj de 192 mankantaj homoj.

La erupcio el la 3763-metra vulkano ekde merkredo ellasis novan fluon de danĝera vulkana materialo kaj devigis la savantojn ĉesigi la serĉadon de viktimoj. Fakuloj ankaŭ avertis, ke pluvego en la regiono eble estigos lavangojn pro la grandaj fluoj de vulkana koto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin