Fokusoj de la Semajno (Jun. 08)

(GMT+08:00) 2018-06-08 16:37:09     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde alvokis BRICS-landojn, nome Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko, fari pli da kolektivaj klopodoj por akceli pacon kaj stabilecon de la mondo.

Wang faris la alvokon en la Oficiala Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de BRICS-landoj, kiun prezidis sud-afrika ministro pri internaciaj rilatoj kaj kunlaboro Lindiwe Sisulu kaj ĉeestis ankaŭ rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, hinda ministro pri eksterlandaj aferoj Sushma Swaraj kaj brazila vicministro pri eksterlandaj aferoj Marcos Galvao.

La ĉefa tagordo de la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj estas meti la fundamenton por la 10a pintkunveno de BRICS-landoj, kiu okazos julie en Johanesburgo.

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj rimarkigis en sia parolado, ke la mondo atestas senprecedencajn ŝanĝiĝojn en jarcento. Sub la cirkonstancoj, BRICS-landoj devas montri pli vastan strategian vizion, pli intensajn kolektivajn klopodojn kaj pli fortan volon por surŝultrigi respondecojn kaj alporti pli da bono al la popolo kaj pli grandan kontribuon al paco kaj disvolviĝo de la mondo. Wang diris, ke BRICS-landoj devas servi kiel potenca motoro de la tutmonda ekonomia kresko, liverante daŭran movforton. Li diris, ke ili devas fari komunajn klopodojn por konstrui malferman mondan ekonomion, oponi komercan protektismon kaj unuflankecon kaj protekti komunajn interesojn kaj disvolvan spacon.

La Eŭropa Komisiono diris merkrede, ke la Eŭropa Unio (EU) devas apliki la reekvilibrigajn doganojn kontraŭ usonaj produktoj ekde julio por reagi al usonaj tarifoj altruditaj al ŝtalaj kaj aluminiaj importaĵoj el la EU.

La komisiono diris en deklaro, ke la Kolegio de Komisionanoj tiutage subtenis la decidon meti aldonajn doganojn sur la plenan liston de usonaj produktoj, pri kiuj estas informita la Monda Organizo pri Komerco. Tio estas parto de la respondo de la EU al la usonaj tarifoj altruditaj al ŝtalaj kaj aluminiaj importaĵoj el la EU.

Post ĉi tiu decido, la Komisiono atendas "fini la rilatan proceduron en kunordigo kun la membroŝtatoj antaŭ la fino de junio, por ke la novaj doganoj estu aplikitaj ekde julio".

Komerca komisionano Cecilia Malmstrom diirs, "Tio estas diskreta kaj konvena respondo al la unuflanka kaj neleĝa decido, farita de Usono por meti tarifojn sur ŝtalajn kaj aluminiajn importaĵojn el la EU. Krome, la reago de la EU plene konformas al internacia komerca leĝo. Ni bedaŭras, ke Usono lasis nin havi neniun alian opcion ol protekti interesojn de la EU."

La Blanka Domo diris lunde, ke usona prezidento Donald Trump kaj la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un renkontiĝos ekde la 9a horo matene en la 12a de junio en Singapuro.

Proparolanto de la Blanka Domo Sarah Sanders diris en gazetara konferenco, ke la usona avangarda teamo estas en Singapuro por loĝistika preparo kaj restos tie ĝis komenciĝo de la pintkunveno.

Ŝi diris, ke la usona flanko aktive sin preparas por la pintkunveno, kaj la usona delegacio en la senarmeigita zono laŭ la interkorea landlimo daŭrigos diplomatian intertraktadon kun la delegacio de la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin