Novaĵoj (Junio 08)

(GMT+08:00) 2018-06-08 16:51:28     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8-a de junio, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Kirgizio ekspluatos potencialon sub ampleksa strategia partnereco; usona prezidento Donald Trump volas inviti Kim Jong Un, la plej altan gvidanton de la KDPR, viziti Usonon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio kaj Kirgizio ĵaŭde promesis ekspluati potencialon de kunlaboro sub la nove establita ampleksa strategia partnereco. La promeso estis farita de ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj vizitanta kirgiza prezidento Sooronbay Jeenbekov en Pekino.

Li diris, ke prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Sooronbay Jeenbekov merkrede konsentis establi ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj, kio altigis la duflankajn rilatojn al nova nivelo. Li aldonis, ke en la pasintaj 26 jaroj de post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kirgizio, la du landoj realigis transsaltan disvolviĝon en duflankaj rilatoj bazitaj sur reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Kirgizio por plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj.

Jeenbekov diris, ke Kirgizio volas akordigi sian evoluigan strategion kun la ĉina, antaŭenigi reciprokan investadon, plifortigi kunlaboron en servo de prilaborado, agrikulturo, nova energio, transporto kaj sanzorgo kaj faciligi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde posttagmeze renkontiĝis kun kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev, kiu venis al Ĉinio por ŝtata vizito kaj ĉeesto al la 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanahaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao, vokante al la du landoj striktigi ekonomian kunlaboron.

Li diris, ke tiutage prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Nursultan Nazarbayev faris fruktodonan interparoladon kaj desegnis novan planon pri plua disvolvado de duflankaj rilatoj. Li rimarkigis, ke en la lastaj jaroj, kunlaboro inter Ĉinio kaj Kazaĥio akiris pozitivajn rezultojn en industria produktkapablo. Li asertis, ke Ĉinio esperas plifortigi kunlaboron kun la najbara lando en la kampoj de infrastruktura konstruado, energio, resursoj, komerco de agrikulturaj produktoj, kaj financo. Li ankaŭ vokis akceli kunordigon en la kadro de la ŜKO por profitigi landojn kaj popolojn en la regiono.

Nazarbayev diris, ke Kazaĥio estas grava partnero de konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo kaj volas akordigi siajn disvolvajn strategiojn kun Ĉinio kaj antaŭenigi duflankan kunlaboron en kampoj de industrio, investado, novigo, agrikulturo, energio kaj financo.

Usona prezidento Donald Trump diris ĵaŭde, ke li volas inviti Kim Jong Un, la plej altan gvidanton de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), viziti Usonon por plua intertraktado, se ilia pintkunveno en Singapuro bone iros.

Trump faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco en la Blanka Domo kun vizitanta japana ĉefministro Shinzo Abe. Trump diris, ke la persona letero de Kim al li estis tre varma kaj agrabla, kaj li tre aprezas ĝin.

La usona prezidento diris ankaŭ, ke li ŝatas vidi la normaliĝon de duflankaj rilatoj post solviĝo de la reciproka maltrankvilo. Parolante pri la usona kampanjo de "maksimuma premo" kontraŭ la KDPR, Trump diris, ke li ne plu uzos la terminon nun. Ĉu li reuzos ĝin en la estonteco? Tio dependas de la intertraktado, kaj la usona kampanjo ne ŝanĝiĝis. Li aldonis, ke li estas plene preta por foriri el la singapura renkontiĝo, se ĝi ne povus bone iri, kiel li anoncis retiron el la irana nuklea interkonsento.

Rusio ĵaŭde okazigis la 16an rektan televidan elsendon "Konekto kun Vladimir Putin". Prezidento Putin respondis demandojn de la publiko pri internaj kaj eksteraj aferoj de Rusio. Li diris, ke Rusio ne hastas normaligi siajn rilatojn kun okcidentaj landoj, kaj ke rusaj trupoj ne povos sin retiri el Sirio en la proksima estonteco.

Putin diris, ke li havas neniun atendon pri normaligo de rusaj rilatoj kun okcidentaj landoj, kaj tio, kion Rusio devas fari, estas protekti siajn interesojn, kaj okcidentaj landoj iom post iom konscios la gravecon de normaligo de rilatoj kun Rusio. Li akcentis, ke Rusio ne povos retiri siajn trupojn el Sirio en la proksima estonteco, kaj la militaj agadoj de Rusio plibonigis la lokan sekurecan situacion. Li aldonis, ke la rusa ekonomia situacio estas stabila kaj tendencas al plibonigo.

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj okazigos elekton por kvin novaj membroj de la Sekureca Konsilio vendrede, kun konkuro inter Indonezio kaj Maldivoj pri unu sidloko por la azia-pacifika grupo.

Brenden Varma, proparolanto de prezidanto de la Ĝenerala Asembleo, ĵaŭde diris al raportistoj, ke la elekto okazos vendrede matene.

Ses membroŝtatoj konkuros pri kvin ne-konstantaj sidlokoj. Indonezio kaj Maldivoj konkuros pri unu sidloko por la azia-pacifika grupo, dum la aliaj kvar ŝtatoj - Belgio kaj Germanio (por Okcident-Eŭropo kaj Aliaj), Domingo (por Latin-Ameriko kaj Karibio) kaj Sud-Afriko (por Afriko) – renkontos neniun defion.

La Sekureca Konsilio de UN havas 15 membrojn - kvin konstantajn kaj 10 elektitajn. La 10 ne-konstantaj membroj estas elektitaj de la Ĝenerala Asembleo por dujara periodo, kun kvin anstataŭigitaj ĉiujare. La kvin konstantaj sidlokoj estas tenataj de Britio, Ĉinio, Francio, Rusio kaj Usono.

Jens Stoltenberg, ĝenerala sekretario de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) diris ĵaŭde, ke ministroj pri defendo de la organizo konsentis establi du novajn komandejojn en Usono kaj Germanio.

Stoltenberg anoncis en gazetara konferenco post la ministra kunveno, ke la nova komandejo de komuna armeo por Atlantiko troviĝos en Norfolk en Usono, kaj alia nova komandejo estos establita en Ulm, Germanio.

La ministroj pri defendo de NATO decidis konstrui komandejojn por helpi protekton de transatlantikaj maraj linioj, kaj subteni loĝistikon kaj militan moviĝon ene de Eŭropo en sia lasta kunveno.

La ministroj kunvenas ĵaŭde kaj vendrede por preparo de la venonta pintkunveno de NATO en julio. Ili diskutos militan pretecon, dividon de ŝarĝo, kunlaboron inter NATO kaj la EU, kaj aliajn temojn.

La nombro de mortintoj pro la erupcio de la vulkano Fuego en Gvatemalo kreskis ĝis 99, ĉar pli da kadavroj estis trovitaj merkrede, laŭ la Nacia Instituto de Juraj Sciencoj.

La Nacia Instituto de Juraj Sciencoj diris en raporto, ke la restaĵoj de 99 homoj estis senditaj al kadavrejoj, kaj nur 28 estis identigitaj ĝis nun.

Sergio Cabanas, estro de la gvatemala agentejo por traktado de katastrofoj, diris, ke ili jam havas datumojn kun nomoj kaj lokoj de 192 mankantaj homoj.

La erupcio el la 3 763-metra vulkano ekde merkredo ellasis novan fluon de danĝera vulkana materialo kaj devigis la savantojn ĉesigi la serĉadon de viktimoj. Fakuloj ankaŭ avertis, ke pluvego en la regiono eble estigos lavangojn pro la grandaj fluoj de vulkana koto.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin