18a Pintkunveno de ŜKO okazas en Qingdao

(GMT+08:00) 2018-06-10 09:25:52     Redaktoro:Selena

La 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanahaja Kunlabora Organizo (ŜKO) dimanĉe okazas en la urbo Qingdao. Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidas, kaj gvidantoj de 7 membroŝtatoj ĉeestas la kunvenon.

Gvidantoj de 8 membroŝtatoj unue ĉeestas malgrandskalan interparoladon kaj poste grandskalan interparoladon kun gvidantoj de observant-landoj kaj respondeculoj de internaciaj organizoj.

La pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao estas la unua pintkunveno kun la ĉeesto de gvidantoj de la 8 membroŝtatoj post grandigo de la membraro de la organizo. Diversaj flankoj interŝanĝis opiniojn pri la nuna stato kaj perspektivo de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kunlaboroj en diversaj kampoj en la nova situacio kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Gvidantoj de membroŝtatoj subskribos kaj publikigos Qingdao-Deklaracion kaj aprobos pli ol dek dokumentojn pri kunlaboroj en sekureco, ekonomio kaj kulturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin