Pintkunveno de ŜKO havas historian signifon

(GMT+08:00) 2018-06-10 10:31:04     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe diris, ke la pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao estas la unua pintkunveno kun la ĉeesto de gvidantoj de la 8 membroŝtatoj post grandigo de la membraro de la organizo kaj havas historian signifon. Sekve de pliigo de la membroj, la organizo altiras pli grandan atenton el popoloj en la regiono kaj el la internacia komunumo kaj portas pli grandan respondecon en protekto de sekureco kaj stabileco kaj akcelado de disvolvado kaj prospero en la regiono. Ĉinio volas labori kun aliaj membroŝtatoj por resumi spertojn, analizi la internacian kaj regionan situacion, plani estontecan kunlaboron kaj antaŭenigi stabilan kaj longedaŭran disvolvadon de la organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin