Xi: Necesas ĝuste kompreni kaj sekvi tendencon de epoko

(GMT+08:00) 2018-06-10 12:04:22     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe akcentis dum la grandskala interparolado, ke necesas ĝuste kompreni kaj sekvi la tendencon de la epoko. Li diris, ke kvankam ankoraŭ ekzistas hegemonio kaj potenca politiko en la mondo, tamen estas nepreteratentebla la voko por antaŭenigi la internacian ordon al pli justa kaj racia disvolvado, kaj demokratiigo de la internaciaj rilatoj jam fariĝis la nerezistebla tendenco de la epoko; kvankam unuflankeco, komerca protektismo kaj la penso kontraŭ tutmondiĝo havas novan aspekton, tamen kunlaboro kaj kungajno estas la ĝenerala tendenco de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin