Gvidantoj de membroŝtatoj de ŜKO kune desegnas planon por paco, stabileco kaj disvolvado de regiono

(GMT+08:00) 2018-06-10 15:19:52     Redaktoro:Selena

Gvidantoj de membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) dimanĉe posttagmeze renkontiĝis kun raportistoj post fino de la 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanahaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping faris paroladon por konigi la rezultojn de la pintkunveno.

Xi diris, ke gvidantoj de la membroŝtatoj kaj observanto-landoj de la organizo kaj estroj de koncernaj internaciaj kaj regionaj organizoj profunde interŝanĝis opiniojn pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj kaj atingis vastajn konsentojn. Ĉiuj ŝtatestroj plene konfirmis progresojn atingitajn de la organizo post la aliĝo de Hindio kaj Pakistano kaj kune publikigis "Deklaracion de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Qingdao", "Komunan Deklaron pri Komerca Faciligo" kaj aliajn dokumentojn kaj aprobis efektivigan programon de "Traktato de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo pri Lontempaj Bonnajbareco, Amikeco kaj Kunlaboro" en estontaj kvin jaroj.

Xi aldonis, ke necesas ĝuste kompreni kaj sekvi la tendencon de la epoko. Li diris, ke kvankam ankoraŭ ekzistas hegemonio kaj potenca politiko en la mondo, tamen estas nepreteratentebla la voko por antaŭenigi la internacian ordon al pli justa kaj racia disvolvado, kaj demokratiigo de la internaciaj rilatoj jam fariĝis la nerezistebla tendenco de la epoko; kvankam unuflankeco, komerca protektismo kaj la penso kontraŭ tutmondiĝo havas novan aspekton, tamen kunlaboro kaj kungajno estas la ĝenerala tendenco de la mondo, kaj diversaj flankoj de la pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao protektos aŭtoritaton kaj efikon de la reguloj de la Monda Komerca Organizo, firmigos multflankan mekanismon kaj oponos ĉian komercan protektismon.

Xi akcentis, ke ĉeestantoj al la pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo akcentis volon plue evoluigi efikan plurflankan kaj duflankan kunlaboron en kulturo, eduko, scienctekniko, mediprotekto, turismo, junularo, amaskomunikilo, sporto kaj aliaj kampoj por akceli interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn, surbaze de respekto de kultura diverseco kaj socia valoro.

Post la pintkunveno en Qingdao, Kirgizio estos deĵoranta prezidanto-lando de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Ĉiuj partioj plue aktive subtenos al kaj kunlaboros kun Kirgizio por la venontjara pintkunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin