ŜKO kreis novan modelon de regiona kunlaborado

(GMT+08:00) 2018-06-10 12:12:48     Redaktoro:Ĝoja

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke lastajn 17 jarojn post sia fondiĝo la Ŝanhaĵa Kunlabora Organizo (ŜKO) akiris grandajn kaj gravajn atingojn. Laŭ "Ĉarto de ŜKO" kaj "Traktato de Membrolandoj de ŜKO pri Longtempa Bonnajbareco, Amikeco, Kunlaborado", la membrolandoj de ŜKO fondis la konstrueman partnerecon senaliancan, nekonstraŭan kaj necelantan la trian flankon. Li laŭdis, ke la ŜKO estas la grava novigo de teorio kaj praktiko de internaciaj rilatoj, kreis novan modelon de regiona kunlaborado kaj faris kontribuon al regionaj paco kaj evoluado.

Xi substrekis, ke hodiaŭ ŜKO estas la ampleksa regiona kunlabora organizo kun plej granda areo kaj plej granda loĝantaro en la mondo la ekonomia kvanto kaj la loĝantaro de la membrolandoj okupas respektive 20% kaj 40% de la mondaj. Estas 4 observanto-landoj kaj 6 dialogaj partneroj de la ŜKO. La ŜKO establis ampleksajn kunlaborajn rilatojn kun la UN kaj aliaj internaciaj kaj regionaj organizoj. Ĝia internacia influo altiĝas kontinue. La ŜKO jam fariĝis la neignorigebla grava forto por akceli mondajn pacon kaj evoluadon kaj protekti internaciajn justecon kaj egalecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin