Xi Jinping faris 5 proponojn por komunumo de ŜKO kun komuna estonteco

(GMT+08:00) 2018-06-10 12:24:32     Redaktoro:Ĝoja

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping diris al ŝtatestroj de membrolandoj de la ŜKO, kiuj partoprenas la pintkunvenon de la organizo en la ĉina urbo Qingdao, ke necesas establi komunumon de la ŜKO kun komuna estonteco por akceli konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj. Pri tio li faris 5 proponojn: la unue, kolekti unuecan kaj reciproke fidindan potencon, ĉiuflanke plenumi dokumentojn, kiajn Qiandao-Deklaracion kaj plenuman programon de Traktato de Membrolandoj de ŜKO pri Longtempa Bonnajbareco, Amikeco, Kunlaborado, kaj senĉese grandigi koheran forton kaj centripetan forton per pensado unu pri alia kaj serĉado de komunaj punktoj; la due, aktive plenumi la kunlaboran programon pri bato kontraŭ "tri fortoj" por la jaro 2019 ĝis la jaro 2021, fortigi kunlaboradon pri defendo, leĝplenumo kaj informatika sekureco, solidigi la komunan bazon por paco kaj sekureco; la trie, stimuli akordigon de disvolvaj strategioj kaj konstrui fortan motoron por komuna prospero; la kvare, striktigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn; kaj la kvine, kune plivastigi retojn de partneroj de internacia kunlaborado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin