18a Pintkunveno de ŜKO kreis novan grandiozan planon

(GMT+08:00) 2018-06-10 13:54:32     Redaktoro:Pluveta

La 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanahaja Kunlabora Organizo (ŜKO) dimanĉe okazas en la urbo Qingdao. Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidas, kaj gvidantoj de 7 membroŝtatoj ĉeestas la kunvenon. Xi Jinping faris parolon kun la titolo

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la Ŝanhaja Kunlabora Organizo ĉiam tenas prosperan viglecon kaj grandan movforton de kunlaboro, ĉar ĝi kreive prezentis kaj ĉiam plenumas la "Ŝanhajan Spiriton", rekomendas reciprokan fidon, reciprokan profiton, egalecon, konsiliĝon, respekton de diversaj civilizacioj kaj strebon al komuna disvolviĝo. Li opiniis, ke tio superpaŝas malnovajn konceptojn de konflikto inter civilizacioj, pensoj de malvarma milito, ktp, malfermas novan paĝon de la internaciaj rilatoj kaj estas vaste aprobita de la internacia komunumo.

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la "Ŝanhaja Spirito" estas trezoro posedata de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj la organizo estas la komuna hejmo de la membroŝtatoj. Xi alvokis, ke sub la gvidado de la "Ŝanhaja Spirito", gvidantoj de la membroŝtatoj de la organizo plue kunlaboros kaj unuanime konstruos komunumon de la komuna futuro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, antaŭenigos konstruadon de novtipaj internaciaj rilato kaj kune marŝos al la mondo konstante paca, ĝenerale sekura, kune prospera, malferma kaj ekluziva, pura kaj bela.

Xi diris, ke la Ŝanhaja Kunlabora Organizo devas fari pli radianta la Ŝanhajan Spiriton, solvi malfacilojn de la epoko kaj trakti riskojn kaj defiojn. Li diris, ke la organizo devas rekomendi la disvolvan koncepton novigan, kunordigitan, verdan, malferman kaj kundividan; plenumi komunan ampleksan, kunlaboran kaj daŭripovan sekurecan koncepton; teni la koncepton pri malferma, kunligata, reciproke utila kaj kungajna kunlaboro; establi civilizacian koncepton de egaleco, interŝanĝo, dialogo kaj kunekzisto; persisti en la koncepto pri tutmonda regado de kunordigo, komuna konstruado kaj kundivido. Xi Jinping diris al ŝtatestroj de membrolandoj de la ŜKO, kiuj partoprenas la pintkunvenon de la organizo en la ĉina urbo Qingdao, ke necesas establi komunumon de la ŜKO kun komuna estonteco por akceli konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj. Pri tio li faris 5 proponojn: la unue, kolekti unuecan kaj reciproke fidindan potencon, ĉiuflanke plenumi dokumentojn, kiajn Qiandao-Deklaracion kaj plenuman programon de Traktato de Membrolandoj de ŜKO pri Longtempa Bonnajbareco, Amikeco, Kunlaborado, kaj senĉese grandigi koheran forton kaj centripetan forton per pensado unu pri alia kaj serĉado de komunaj punktoj; la due, aktive plenumi la kunlaboran programon pri bato kontraŭ "tri fortoj" por la jaro 2019 ĝis la jaro 2021, fortigi kunlaboradon pri defendo, leĝplenumo kaj informatika sekureco, solidigi la komunan bazon por paco kaj sekureco; la trie, stimuli akordigon de disvolvaj strategioj kaj konstrui fortan motoron por komuna prospero; la kvare, striktigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn; kaj la kvine, kune plivastigi retojn de partneroj de internacia kunlaborado.

Xi Jinping diris, ke por establi komunumon de ŜKO kun komuna estonteco, en la estontaj 3 jaroj Ĉinio trejnos 2 mil leĝplenumantojn por ĉiuj flankoj de la organizo, donos la kvoton de 3 mil personoj por trejniĝo pri homaj resursoj, subtenos la konstruon de regiona demonstrejo de Ĉinio kaj la ŜKO pri ekonomia kaj komerca kunlaboro en Qingdao, fondos "komitaton de Ĉinio kaj la ŜKO pri leĝservo", kadre de la banka unio de la organizo instalos specifan krediton valoran je 30 miliardoj da juanoj, kaj liveros meteorologian servon al ĉiuj flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin