Fermiĝis Pintkonferenco de G7

(GMT+08:00) 2018-06-10 14:38:19     Redaktoro:Pluveta

Sabate fermiĝis la 2-taga Pintkonferenco de Grupo 7. La diro de usona prezidento Trump estas tre malcedema. Plie serioziĝis la diverĝoj en G7.

Post la pintkonferenco publikiĝis la komuniko temanta pri tolerema ekonomia kresko, egaleco inter viro kaj virino, virinaj rajtoj, mondaj paco kaj sekureco, endungiĝa ŝanco en estonteco, klimata ŝanĝiĝo kaj tiel plu.

En gazetara konferenco okazinta post la pintkonferenco kanada ĉefministro Justin Trudeau diris, ke estas sukcesa la pintkonferenco. La ŝtatestroj de G7 unuanime konsentis la komunikon. Tamen la diro de usona prezidento Trump pri komercaj problemoj estas malcedema. Ankoraŭ estas multaj laboroj por G7 pri komercaj problemoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin