Necesas "Ŝanhaja Spirito" por solvi malfacilojn de la epoko

(GMT+08:00) 2018-06-10 11:58:47     Redaktoro:祃璟琳

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la "Ŝanhaja Spirito" estas trezoro posedata de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj la organizo estas la komuna hejmo de la membroŝtatoj. Xi alvokis, ke sub la gvidado de la "Ŝanhaja Spirito", gvidantoj de la membroŝtatoj de la organizo plue kunlaboros kaj unuanime konstruos komunumon de la komuna futuro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, antaŭenigos konstruadon de novtipaj internaciaj rilato kaj kune marŝos al la mondo konstante paca, ĝenerale sekura, kune prospera, malferma kaj ekluziva, pura kaj bela.

Xi diris, ke la Ŝanhaja Kunlabora Organizo devas fari pli radianta la Ŝanhajan Spiriton, solvi malfacilojn de la epoko kaj trakti riskojn kaj defiojn. Li diris, ke la organizo devas rekomendi la disvolvan koncepton novigan, kunordigitan, verdan, malferman kaj kundividan; plenumi komunan ampleksan, kunlaboran kaj daŭripovan sekurecan koncepton; teni la koncepton pri malferma, kunligata, reciproke utila kaj kungajna kunlaboro; establi civilizacian koncepton de egaleco, interŝanĝo, dialogo kaj kunekzisto; persisti en la koncepto pri tutmonda regado de kunordigo, komuna konstruado kaj kundivido.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin