Gvidantoj al Pintkunveno de ŜKO atingis vastajn konsentojn

(GMT+08:00) 2018-06-10 14:43:31     Redaktoro:祃璟琳

En renkontiĝo kun raportistoj kune kun aliaj gvidantoj de membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke gvidantoj de la membroŝtatoj kaj observanto-landoj de la organizo kaj estroj de koncernaj internaciaj kaj regionaj organizoj profunde interŝanĝis opiniojn pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj kaj atingis vastajn konsentojn. Ĉiuj ŝtatestroj plene konfirmis progresojn atingitajn de la organizo post la aliĝo de Hindio kaj Pakistano kaj kune publikigis "Deklaracion de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Qingdao", "Komunan Deklaron pri Komerca Faciligo" kaj aliajn dokumentojn kaj aprobis efektivigan programon de "Traktato de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo pri Lontempaj Bonnajbareco, Amikeco kaj Kunlaboro" en estontaj kvin jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin