Ĉina prezidanto renkontiĝis kun sia mongola paralelulo

(GMT+08:00) 2018-06-11 14:54:32     Redaktoro:Xiong
Dimanĉe en Qingdao, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun sia mongola paralelulo Khaltmaa Battulga.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Mongolio estas proksimaj najbaroj. La disvolvado de dulandaj rilatoj konformiĝas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj. Battulga kelkfoje diris, ke li donas grandan atenton al la dulandaj rilatoj kaj volas senĉese akceli la disvolvadon de la duflanka ampleksa strategia partnereco.

Xi diris, ke Mongolio estas la unua observanto-lando de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kaj Ĉinio subtenas Mongolion en altigo de la nivelo de kunlaboro kun la ŜKO. Ĉinio volas labori kun Mongolio kaj Rusio por efektivigi la planon pri la ĉina-rusa-mongola ekonomia koridoro kaj fari pli da progreso en la triflanka kunlaboro.

Battulga esprimis gratulon pro sukceso de la pintkunveno de la ŜKO en Qingdao. Li diris, ke Mongolio volas klopodi por altigi la nivelon de sia kunlaboro kun la ŜKO.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin