Xi vokas daŭrigi kaj disvolvi Ŝanhajan Spiriton

(GMT+08:00) 2018-06-11 11:44:26     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe vokis daŭrigi kaj disvolvi Ŝanhajan Spiriton por venki malfacilojn, solvi riskojn kaj renkonti defiojn.

Xi faris la rimarkojn en la 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la marborda urbo Qingdao, orienta Ĉinio. Li diris: "Ni devas subteni novigeman, kunordigitan, verdan, malferman kaj inkluzivan disvolvadon, realigi kunordigitan socian kaj ekonomian progreson de diversaj landoj kaj solvi demandojn kaŭzitajn de neekvilibra disvolviĝo. Ni devas redukti la diferencon en evoluigo kaj akceli komunan prosperon."

Li urĝis serĉi komunan, ampleksan, kunlaboran kaj daŭrigeblan sekurecon. Li akcentis: "Ni devas forĵeti la pensmanieron de la Malvarma Milito kaj la alfrontadon inter blokoj kaj oponi la praktikojn serĉantajn absolutan sekurecon je la kosto de alilanda sekureco, por atingi komunan sekurecon."

La ĉina prezidanto vokis akceli malferman kaj inkluzivan kunlaboron por kungajnaj rezultoj. Li diris: "Ni devas malakcepti memcentritajn, mallongvidajn kaj pord-fermitajn politikojn. Ni devas subteni la regulojn de la Monda Organizo pri Komerco kaj apogi la multflankan komercan sistemon por konstrui malferman mondan ekonomion. Egaleco, lernado unuj de la aliaj, dialogo kaj inkluzivemo inter kulturoj devas esti subtenataj, kaj tiel ni povas venki kulturajn miskomprenon, kolizion kaj superecon per interŝanĝoj, lernado unuj de la aliaj kaj kunekzisto."

Li vokis persisti en vasta konsiliĝo, komunaj kontribuoj kaj komunaj profitoj en la tutmonda regado, konstante reformi kaj plibonigi la tutmondan regad-sistemon, kaj puŝi ĉiujn landojn aliĝi al konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin