Putin: Altnivela kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio tre gravas al internaciaj rilatoj

(GMT+08:00) 2018-06-11 13:26:18     Redaktoro:Yu

Rusa prezidento Vladimir Putin dimanĉe diris, ke kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio estas tre altnivela kaj devas esti daŭrigita, ĉar tio ne nur utilas al duflankaj rilatoj, sed ankaŭ estas tre grava al internaciaj rilatoj.

Putin faris la rimarkojn en intervjuo kun Ĉina Radio Internacia. Li respondis demandojn de raportisto pri rezultoj de lia vizito al Ĉinio kaj perspektivoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Li diris: "Ni ne devas forgesi ĉefajn kampojn de nia kunlaboro, kaj unu el ili estas kunagado kadre de la UN, la Grupo 20, la mekanismo de BRICS-landoj, kaj la ŜKO. Li diris, ke Rusio kaj Ĉinio ĵus subskribis la Komunan Deklaron por Kuna Studo pri Ebleco de Subskribo de Interkonsento pri Eŭrazia Ekonomia Partnereco, kio estas tre grava paŝo al regiona ekonomia integriĝo. Parolante pri la perspektivoj de la ŜKO, Putin diris, ke la pintkunveno de la ŜKO tuŝis kontraŭterorisman batalon kaj sekurecajn demandojn, kaj ĉiuj partioj al la kunveno ankaŭ reasertis observon de internaciaj komercaj reguloj. Li aldonis, ke laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Internacia Mona Fonduso, la aĉetkapablo de la membroŝtatoj de la ŜKO jam superis tiun de la Grupo 7.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin