Ĉefo de UN estas maltrankvila pri aeratako en siria provinco Idlib

(GMT+08:00) 2018-06-11 14:51:51     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, dimanĉe esprimis sian maltrankvilon pri la lastatempaj aeratakoj en la siria provinco Idlib, kiu mortigis dekojn da civiluloj.

Estis raporto, ke la aeratakoj inter la 7a kaj la 8a de junio, kiuj celis la vilaĝon Zardana en la norda kamparo de Idlib, mortigis dekojn da homoj, inkluzive de infanoj.

Stephane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario, diris en deklaro, ke Guterres urĝas plenan enketon pri la atakoj, precipe pri la dua aeratako kontraŭ la savantoj, por konstati respondecon.

Dujarric diris, ke Guterres rememoras, ke Idlib estas parto de la konfliktomildiga interkonsento, atingita en Astano, la ĉefurbo de Kazaĥio, kaj vokas al ĝiaj garantiantoj subteni siajn promesojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin