Ĉinio atendas pozitivajn rezultojn de pintkunveno inter KDPR kaj Usono

(GMT+08:00) 2018-06-11 19:01:33     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Ĉinio sincere esperas, ke la baldaŭa pintkunveno inter la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Usono atingos pozitivajn rezultojn.

Proparolanto Geng Shuang faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco.

La plej alta gvidanro de la KDPR Kim Jong Unu kaj usona prezidento Donald Trump atingis Singapuron dimanĉe por la historia pintkunveno, kiu okazos marde en la hotelo Capella sur la insulo Sentosa.

Geng diris, ke la renkontiĝo inter la du gvidantoj altiris grandan atenton de la internacia komunumo. Li substrekis, ke Ĉinio sincere esperas, ke la renkontiĝo iros glate, atingos pozitivajn rezultojn kaj akcelos la procezon de sennukleigo kaj politika traktado de la Korea Duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin