Legi vivon de poetsanktulo en ties malnova loĝejo

(GMT+08:00) 2018-06-12 17:25:07     Redaktoro:Selena

El: Yan Jianhua/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Du Fu, granda poeto en dinastio Tang(618-907)de Ĉinio estas titolita kiel sanktulo en poemado, liaj poemoj meritas la reputacion "epopeo". Kiel poeto, li indas je la famo: kultura grandulo. Liaj poemoj brilas je humana spirito, la kremo de la ĉina tradicia kulturo. En la jaro 1961, la Monda Paca Konsilio distingis la grandulon Du Fu kiel unu el la mondaj kulturaj famuloj por la memoro de la tuta mondo.

La urbeto Gongyi sub la urbo Zhengzhou de la provinco Henan estas hejmoloko de Du Fu. En la jaro 712 Du Fu naskiĝis en vilaĝo Nanyaowan je 10 kilometroj oriente de la urbo Gongyi. Maje en 2012, en la urbo Gongyi malfemiĝis vidindejo en la nomo de hejmoloko de Du Fu, tiel ke turistoj povas transiri la epokojn kaj la tempon por percepti la spuron de la sanktulo je poemado.

La Vilaĝo Nanyaowan situas piede de Bijia-monto, kaj tie nia sanktulo vivis sian infanecon. Jam en la jaro 1963 stariĝis la Memorejo por Du Fu en Gongyi, tiam ĉina famulo Guo Moruo faris dediĉon al la memorejo "Malnova Loĝejo de Du Fu". Nun ankaŭ la skribaĵo fariĝis historia objekto.

Tra la portalo de la vidindejo estas "vojo de la poetsanktulo". La vojo etendiĝas suden kaj ambaŭflanke staras grupoj da memoraj konstruaĵoj laŭ la stilo de Tang-dinastio. Al enirintoj videblas bronza statuo alta je 9.9 metroj. La statuo reliefigas junan Du Fu kun la ambicio ellegebla en liaj versoj: Panorame sur la montpinto rigardanta, malgrandiĝas la montaro vidata.

Malantaŭ la statuo estas ponto Sanktula, sub kiu fluas Si-rivero, branĉo de la Luo-rivero, kies malsupro estas la rivero Yiluo, fine enfluanta en la Flavan Riveron. Laŭdire, infanece, Du Fu ofte ludis tie. 2kilometrojn norde de la ponto estas la kuniĝo de la riveroj, tie estas ankaŭ la fonto de Heluo-kulturo. En la ĉina historio la famaj "Hetu Luoshu" (bildo de la Flava Rivero kaj libro de Luo-rivero) kaj la "ok trigramoj" tute fontis de tie. Sendube, la aparta natura medio kaj la kultura komplekso grave influis la poemadon de la sanktulo.

Meze de la vidindejo staras pavilono kun triangula tegmento. La pavilono portas titolon "Chunfeng" (simpla kaj honesta), sence el la versoj de Du Fu: "Alsaluti la diojn Yao kaj Shun, refari la morojn simpla kaj honesta". Kio reflektas la ideon de la poeto volonte asisti la prudentan reĝon, ke tiu-ĉi lasta beatigu popolanojn. La kerna vidaĵo de la vidindejo estas "malnova loĝejo de Du Fu", en kiu eksponiĝas raraj objektoj kiaj la bindita poemaro de Du Fu, seriaj bildoj montrantaj la vivon de Du Fu, la portretoj faritaj de ĉinaj famaj pentristoj (Zhang Daqian, Jiang Zhaohe kaj Qi Baishi), kaj bronza statuo fare de artisto Zeng Zhushao. La loĝejo konstruiĝis antaŭ monto kun tri krestoj, simila al skribilbreto. Oni nomas ĝin Bijia-monto(skribilbreto). Malantaŭ la monto estas kvadrata kavo tre humida. Indiĝenoj ĉiam legendas, ke siatempe Du Fu ja prenis la monton kiel la skribilbreton, kaj la kavon kiel inkujon, tiel ke restis eterne la versoj.

El: Yan Jianhua/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La malnova loĝejo estis riparata en 1962. En la korto kreskas arboj de jujubo kaj piro, tiam tre plaĉis al Du Fu. En sia maljuneco, kiam Du Fu rememoris sian infanecon, li poezie skribis: Naivec` etul` ankoraŭ dekvin jara, petol` alkura kielbovid` kampara; en korto maturiĝas la fruktoj aŭguste, sur arbojn milfojas la knaboj tage. La arboj pruvis la feliĉan knabecon de la poeto.

Mil jaroj poste, la malnova loĝejo de Du Fu aspektas simple eleganta sed nekaduka. Ligne struktura, la konstruaĵaro en la stilo de Tang-dinastio aspektas digne kaj distinge. Oni establis en ĝi du eksponejojn respektive por poemoj kaj la poeto.

En la poema eksponejo aplikiĝas la multimedio por komprenigi la poemojn de Du Fu, dum tiu por la poeto, laŭ la tempo, elvolvas la penigan karieron de la poeto, sisteme kaj komplete elstaras la ĉeftemo "El la tero kaj ree al la tero".

Nun, okaze de ferioj, svarmas tie homoj, kiuj faras viziton kaj plezuras en la verda monto kaj glacia akvo, infektitaj de la digneco de la poetsanktulo, povas pliprofunde kompreni la poeziajn versojn per la teknikaj rimedoj, kaj la cirkonstancon kiu kovis la senmortajn versojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin