Novaĵoj  (Junio 12)

(GMT+08:00) 2018-06-12 21:41:45     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 12a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi substrekas solidajn klopodojn por gajni batalon kontraŭ malriĉeco; gvidantoj de la KDPR kaj Usono komencis historian pintkunvenon en Singapuro. Sekve estos la programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris instrukciojn, instigante al lokaj oficialuloj serĉi kompletan venkon en mildigo de malriĉeco.

Prezidanto Xi, ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke la tasko de elimino de malriĉeco estas peniga, kaj la tempo estas urĝa, kaj bezonata estas laboro kun firma konscienco.

La instrukcioj de Xi estis transdonitaj al oficialuloj en videokonferenco okazigita lunde en Pekino kaj koncerna al la trijara agadplano pri gajno de la batalo kontraŭ malriĉeco.

Xi diris, ke partiaj komitatoj kaj registaroj sur ĉiuj niveloj devas rigardi mildigon de malriĉeco kiel gravan politikan taskon, kaj altranguloj sur ĉiuj niveloj devas porti la plej grandan respondecon pri mildigo de malriĉeco en siaj lokaj regionoj. La lando devas sekvi malriĉec-mildigajn celojn kaj normojn starigitajn de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj efektivigi la bazan celatan politikon de la partio. Li aldonis, ke la klopodoj devas fokusiĝi al malriĉaj regionoj kaj specialaj grupoj de malriĉuloj por ke neniu vilaĝo aŭ individuo estos forlasita.

Ankaŭ ĉefministro Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, faris instrukciojn pri mildigo de malriĉeco.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon dimanĉe en la 18a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), kio injektis grandan fidon en konstruadon de la komunumo de komuna estonteco de la ŜKO. Amaskomunikiloj en membrolandoj de la organizo donis grandan atenton al la parolado de Xi. Multaj fremdlandaj personoj laŭdis la abundan viglecon de la Ŝanhaja Spirito kaj grandan movforton de kunlaboro kaj konvinkiĝis pri belaj perspektivoj de la ŜKO.

La rusa Sendependa Televido raportis, ke la pintkunveno akiris multajn rezultojn, reflektis altnivelan kunlaboron kaj solidarecon de la organizo kaj desegnis planon pri prospero kaj disvolvado de la regiono.

La taĝika novaĵ-agentejo Avesto diris en raporto, ke la ŜKO sin dediĉas al la bato kontraŭ la tri fortoj kaj klopodas por konservi sekurecon kaj stabilecon de la regiono. La pintkunveno, kiu kunigas mondajn fortojn, kiuj serĉas pacon kaj justan kunlaboron, altiros pli multajn landojn.

Pakistana analizisto pri politiko kaj strategio Sultan Hali diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke disvolviĝo devas esti dividita kun ĉiuj landoj de la mondo, kaj nur tiel ĉiuj landoj povas stari sur la sama platformo. Li aldonis, ke la Ŝanhaja Spirito estas motoro de la ŜKO kaj povas superpaŝi la diferencojn de politikaj kaj ekonomiaj sistemoj inter la membrolandoj de la organizo por marŝi al la sama celo surbaze de reciprokaj fido kaj respekto.

Lunde en regula gazetara konferenco, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang esprimis la esperon, ke kunlaboro de la Grupo 7 konformiĝos al la tendenco de la epoko.

Geng diris, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke ĉiuj landoj devas disvolvi rilatojn inter si surbaze de la principo de respekto, egaleco, kaj reciproka ne-interveno en internajn aferojn. Multaflanka kunlaboro inter diversaj landoj devas esti bazita sur malfermo, inkluzivo, kaj ne-direktiĝo kontraŭ tria partio kaj konformiĝi al la tendenco de paco, disvolvado, kunlaboro kaj kungajno de la epoko. La membrolandoj de la Grupo 7 estas gravaj evoluintaj landoj de la mondo. Ĉinio esperas, ke la kunlaboro de la Grupo 7 konformiĝos al la tendenco de la epoko. La Grupo 7 devas preni sur sin la respondecon, fari kontribuon kaj ludi konstrueman rolon por konservi pacon kaj sekurecon de la mondo kaj akceli komunan disvolviĝon de ĉiuj landoj.

Pri sukceso de la pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao, Geng diris, ke Ĉinio klopodas por konstrui novtipajn internaciajn rilatojn de reciproka respekto, egaleco kaj justo, kunlaboro kaj kungajno, kaj antaŭenpuŝi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de la homaro, kaj ke organizi tian grandskalan aranĝon estas parto de la klopodoj de Ĉinio por tiu celo, kaj Ĉinio volas klopodi plu kun la internacia komunumo, inkluzive de la membrolandoj de la ŜKO kaj de la Grupo 7.

Kim Jong Un, prezidanto de Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj usona prezidento Donald Trump marde matene komencis la unuan pintkunvenon inter servantaj gvidantoj de la du landoj en Singapuro. Ili dialogos pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj mildigo de la streĉecitaj duflankaj rilatoj.

Je la 9a horo en la hotelo Capella, Kim kaj Trump direktiĝis unu al la alia sur ruĝa tapiŝo. Tio estas grava paŝo al politika solvado de la demando de la Korea Duoninsulo.

En la kunvenejo, Trump esprimis esperon, ke la intertraktado sukcesos. Li kredis, ke la du flankoj povas establi bonajn rilatojn. Kim diris, ke estis malfacile, ke la du flankoj venkis multajn obstaklojn kaj fine realigis la renkontiĝon

Laŭ la Blanka Domo, la pintkunveno daŭros unu tagon. Dume la du gvidantoj okazigos apartan intertraktadon kaj ĉeestos interregistaran intertraktadon kaj labortagmanĝon. La intertraktado fokusiĝos pri maniero kaj horaro de sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj pri sekureca garantio de Usono al la KDPR.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris marde en Pekino, ke la ĉina flanko esperas, ke la gvidantoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Usono eliminos interferojn, starigos reciprokan fidon, venkos malfacilojn, atingos fundamentan konsenton kaj faros esencan paŝon al sennukleigo kaj establo de paca mekanismo de la Korea Duoninsulo. Wang esperis, ke ĉiuj rilataj partioj faros klopodojn por tiuj celoj, kaj emfazis, ke ankaŭ la ĉina flanko ludos plu konstrueman rolon.

Wang faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Li diris, ke post antagonismo inter la du landoj dum pli ol duonjarcento, nun iliaj gvidantoj fine sidas kune por egala dialogo, kio havas gravan kaj pozitivan signifon kaj kreas novan historion.

La usona Financa Ministerio anoncis lunde, ke ĝi aplikas sankciojn kontraŭ kvin rusaj entoj kaj tri rusaj individuoj pretekste, ke ili efektivigis malicajn retajn agadojn.

La Financa Ministerio diris en deklaro, ke tri listigitaj rusaj entoj estas suspektataj pri liverado de materia kaj teknika subteno al la rusa Federacia Sekurec-Servo, rekta partopreno en fortigo de la retkapablo de Rusio kaj damaĝo al la sekureco de Usono kaj ĝiaj aliancanoj. Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris en deklaro, ke Usono rebatas rusajn entojn kaj individuojn, kiuj okupiĝis pri malicaj retaj agadoj laŭ la instrukcioj de la registaro, armeo kaj sekretservo de Rusio kaj aplikos plu sankciojn por rezisti la kontinuajn minacojn de Rusio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin