Internacia komunumo pozitive taksas Ŝanhajan Spiriton

(GMT+08:00) 2018-06-12 19:17:31     Redaktoro:Yu

La Pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) fermiĝis dimanĉe en la konferenca centro de Qingdao, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Shandong. Tio estis la unua pintkunveno post grandigo de la membraro de la organizo. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris kelkajn gravajn paroladojn en la pintkunveno, komunikante la voĉon de la ŜKO pri disvolvado de la organbizo, kunlaboro inter la organizo kun aliaj landoj kaj organizoj, kaj la tutmonda regado. Liaj paroladoj gajnis laŭdojn de multaj landoj, institucioj kaj la internacia komunumo.

Ĉefredaktoro de la novaĵ-agentejo Hodiaŭa Kazaĥio, Timur Kuvatov, diris, ke la Ŝanhaja Spirito, kiun ĉina prezidanto Xi vokis daŭrigi kaj disvolvi, estas valoro rekomendanta reciprokan fidon kaj reciprokan profiton inter la membroŝtatoj. Ĝi etendiĝos al ekonomia disvolvado kaj enkorpiĝos en la batalo kontraŭ terorismo, ekstremismo kaj separismo.

Azi-pacifika vicprezidanto de la Monda Banko, Viktoria Kwakwa, opiniis, ke prezidanto Xi kelkfoje menciis la Ŝanhajan Spiriton en siaj paroladoj, kaj laŭ lia kompreno, kombini ŝtatan gvidadon kun ekonomia disvolvado kaj la popola vivo povas atingi kungajnan rezulton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin