Ĉinio publikigis deklaron pri pintkunveno inter KDPR kaj Usono

(GMT+08:00) 2018-06-12 20:15:10     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron pri la kunveno de gvidantoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj Usono, kiu okazis marde en Singapuro. La deklaro diris, ke la pintkunveno glate iris kaj atingis pozitivajn rezultojn, kio estis grava progreso en la klopodo por sennukleigo kaj politika traktado de la Korea Duoninsulo, kaj la ĉina flanko aprezas la politikan decidon faritan de la gvidantoj de la KDPR kaj Usono, bonvenigas kaj subtenas la rezultojn kaj pozitive taksas klopodojn faritajn de ĉiuj rilataj partioj por sukcesigi la pintkunvenon.

La deklaro diris, ke sennukleigi la Korean Duoninsulon, fini malamikecon kaj antagonismon, kiuj daŭris pli ol 60 jarojn, kaj serĉi longedaŭrajn pacon kaj prosperon de la duoninsulo kaj la regiono konformiĝas al la tendenco de la epoko kaj al la ĝenerala voĉo de la internacia komunumo. La pintkunveno kun pozitivaj rezultoj estis ĝusta kaj grava paŝo al tiuj celoj.

La deklaro emfazis, ke Ĉinio persistas en sennukleigo de la duoninsulo, konservado de paco kaj stabileco de la duoninsulo, kaj traktado de la demandoj per dialogo kaj konsiliĝo, kaj faris senlacajn klopodojn tiucele. Lastatempe okazis gravaj kaj pozitivaj ŝanĝiĝoj al situacio sur la duoninsulo, kaj precipe la pozitivaj rezultoj de la pintkunveno inter la KDPR kaj Usono tute kongruas kun la atendo de Ĉinio. Ĉinio esperas kaj subtenas, ke la KDPR kaj Usono efektivigu konsentojn atingitajn de la du gvidantoj en la pintkunveno, antaŭenigu pluajn konsiliĝojn, firmigu kaj grandigu la rezultojn por ke politika traktado de la duoninsula demando fariĝu daŭripova kaj neinversigebla procezo.

La deklaro aldonis, ke Ĉinio kiel proksima najbaro de la duoninsulo kaj unu el la gravaj partioj volas labori kun ĉiuj aliaj koncernaj partioj por sennukleigi la duoninsulon kaj establi pacan mekanismon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin