Usono konsentis haltigi militajn ekzercadojn kun Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2018-06-12 20:50:42     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris marde post historia pintkunveno kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), ke Usono ĉesos konduki militajn ekzercadojn kun Sud-Koreio.

Responde al demandoj en gazetara konferenco en la hotelo Capella sur la insulo Sentosa en Singapuro, kie okazis lia renkontiĝo kun Kim, Trump diris: "Tio ne estas parto de la ekvacio nun rehejmenigi la usonajn soldatojn en Sud-Koreio. Sed ni haltigos la militajn ekzercadojn, krom se ni vidos, ke la venontaj intertraktadoj ne iros tiel kiel ĝi devas esti." Li aldonis, ke tiaj militaj ekzercadoj estas tre multekostaj kaj tre provokaj.

En komuna deklaro, Kim kaj Trump konsentis pri la sennukleigo de la Korea Duoninsulo kontraŭ sekureca garantio al la KDPR, al kiu Trump konfirmis sian promeson. Kim ankaŭ konfirmis sian firman promeson pri sennukleigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin