Novaĵoj  (Junio 13)

(GMT+08:00) 2018-06-13 16:38:02     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 13a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina kaj panama ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn okaze de datreveno de diplomatiaj rilatoj; ĉefministro Li urĝas rapidigi ekonomian altgradigon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj panama prezidento Johano Karolo Varela interŝanĝis gratulojn merkrede okaze de la unua datreveno de la establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en sia gratula mesaĝo al Varela, ke la du landoj establis diplomatiajn rilatojn en junio de 2017, malfermante novan epokon por duflankaj rilatoj. Li diris: "Dum via sukcesa ŝtatvizito al Ĉinio en novembro, ni diskutis kaj faris planojn por la ampleksa disvolviĝo de duflankaj rilatoj, kaj la semoj plantitaj tiam jam kreskis kaj nun portas fruktojn. Faktoj montris, ke la establo de ĉina-panamaj diplomatiaj rilatoj estis ĝusta kaj antaŭvida politika decido de ambaŭ landoj kaj gajnis la subtenon de la du popoloj."

La ĉina prezidanto diris ankaŭ, ke li atribuas grandan gravecon al ĉina-panamaj rilatoj kaj volas labori kun Varela por plifortigi duflankan kunlaboron de reciproka profito en ĉiuj kampoj kaj fari la ĉina-panamajn rilatojn prosperaj kaj profitaj al la du popoloj surbaze de la principoj de reciproka respekto, kunlaboro kaj kungajno, kaj komuna disvolviĝo.

Varela diris, ke Panamo kaj Ĉinio atingis gravajn konsentojn kaj fruktodonajn rezultojn dum la pasinta jaro surbaze de sia tradicia amikeco kaj nunaj kunlaboraj programoj. Li aldonis, ke li forte fieras pri partopreno en la starigo de panama-ĉinaj rilatoj kaj daŭre antaŭenigos la rilatojn per granda entuziasmo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis, ke Ĉinio devas rapidigi ekonomian altgradigon kaj antaŭenpuŝi industrian transigon en racia kaj orda maniero.

Li diris en sia dutaga inspekta vojaĝo al la provinco Hunan, kiu finiĝis marde, ke bona komerca medio anstataŭ favora politiko devas esti la ŝlosilo por gajni negocojn en industria transigo. Li estis akompanata de la partia sekretario de Hunan-provinco Du Jiahao kaj provincestro Xu Dazhe dum la vojaĝo.

"Ĉinio plu malfermos sian merkaton, kaj ni bonvenigas per etenditaj brakoj fremdlandajn entreprenojn fari investon en Ĉinio," Li diris, kiam li vizitis filion de la germana firmao Bosch en Changsha, la ĉefurbo de Hunan-provinco. Li aldonis, ke produktoj faritaj de fremdlandaj firmaoj en Ĉinio ankaŭ estas faritaj en Ĉinio kaj devas esti traktataj egale.

Li ankaŭ vizitis rizkampon en vilaĝo en la urbo Hengyang, kie li parolis kun lokaj terkulturistoj. Li alvokis doni pli da investo kaj subteno al agrikulturo, kaj plibonigi akvan konservadon, vojojn kaj aliajn bazajn instalaĵojn..

Dum vizito al la industria parko Baishazhou en Hengyang, Li montris, ke transigo de industrioj de orientaj regionoj al centraj kaj okcidentaj regionoj konformas al ekonomiaj reguloj kaj kontribuos al ekvilibra kaj kunordigita disvolvado de malsamaj regionoj. Li instigis lokajn registarojn simpligi administradon kaj plibonigi la komercan medion por antaŭenigi la merkaton.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron pri la kunveno de gvidantoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj Usono, kiu okazis marde en Singapuro. La deklaro diris, ke la pintkunveno glate iris kaj atingis pozitivajn rezultojn, kio estis grava progreso en la klopodo por sennukleigo kaj politika traktado de la Korea Duoninsulo, kaj la ĉina flanko aprezas la politikan decidon faritan de la gvidantoj de la KDPR kaj Usono, bonvenigas kaj subtenas la rezultojn kaj pozitive taksas klopodojn faritajn de ĉiuj rilataj partioj por sukcesigi la pintkunvenon.

La deklaro diris, ke sennukleigi la Korean Duoninsulon, fini malamikecon kaj antagonismon, kiuj daŭris pli ol 60 jarojn, kaj serĉi longedaŭrajn pacon kaj prosperon de la duoninsulo kaj la regiono konformiĝas al la tendenco de la epoko kaj al la ĝenerala voĉo de la internacia komunumo. La pintkunveno kun pozitivaj rezultoj estis ĝusta kaj grava paŝo al tiuj celoj. La deklaro emfazis, ke Ĉinio persistas en sennukleigo de la duoninsulo, konservado de paco kaj stabileco de la duoninsulo, kaj traktado de demandoj per dialogo kaj konsiliĝo, kaj faris senlacajn klopodojn tiucele. Lastatempe okazis gravaj kaj pozitivaj ŝanĝiĝoj al situacio sur la duoninsulo, kaj precipe la pozitivaj rezultoj de la pintkunveno inter la KDPR kaj Usono tute kongruas kun la atendo de Ĉinio. Ĉinio esperas kaj subtenas, ke la KDPR kaj Usono efektivgu konsentojn atingitajn de la du gvidantoj en la pintkunveno, antaŭenigu pluajn konsiliĝojn, firmigu kaj grandigu la rezultojn por ke politika traktado de la duoninsula demando fariĝu daŭripova kaj neinversigebla procezo.

Usona prezidanto Donald Trump diris marde post historia pintkunveno kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), ke Usono ĉesos konduki militajn ekzercadojn kun Sud-Koreio.

En komuna deklaro, Kim kaj Trump konsentis pri la sennukleigo de la Korea Duoninsulo kontraŭ sekureca garantio al la KDPR, al kiu Trump konfirmis sian promeson. Kim ankaŭ konfirmis sian firman promeson pri sennukleigo.

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis merkrede, ke usona ŝtatsekretario Mike Pompeo ĵaŭde vizitos Ĉinion laŭ la invito de Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi. La du flankoj interŝanĝos ideojn pri duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, diris marde, ke la tutmonda batalo kontraŭ aidoso faris progreson, kaj ĉi-rilataj klopodoj ankoraŭ ne povas esti malstreĉitaj

Guterres diris en debato de la Ĝenerala Asembleo de la UN, ke la batalo kontraŭ aidoso stabile progresis en la tuta mondo, kaj multaj homoj povas akiri ekzamenon kaj kuracadon. Pro la reduktiĝo de transmiso de patrino al infano, daŭre malpliiĝas la nombro de infanoj kun la viruso HIV. Guterres rimarkigis, ke la mondo bone progresas en la klopodo por elimino de la epidemio aidoso antaŭ 2030, sed la progreso estas malglata kaj malforta.

La sud-afrika Ministerio pri Sporto jam informis Ĉinion, Rusion, Brazilon kaj Hindion, ke Sud-Afriko gastigos sportkonkurson de BRICS-landoj de la 18a ĝis la 22a de julio en la urbo Johanesburgo.

Kadre de la kvintaga sportkonkurso okazos matĉoj de virina futbalo en la aĝo de malpli ol 17 jaroj, vira futbalo en la aĝo de mapli ol 21 jaroj, virina volejbalo, kaj virina angla basketbalo en la aĝo de malpli ol 19 jaroj. Pli ol 300 sportistoj el BRICS-landoj partoprenos en la sportkonkurso.

Ĉinio, gastiganto de la lasta sportkonkurso de BRICS-landoj, sendos sportistojn por la matĉoj de virina futbalo en la aĝo de malpli ol 17 jaroj, vira futbalo en la aĝo de mapli ol 21 jaroj, kaj virina volejbalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin