Ĉefo de UN vokas landojn fari klopodojn por batalo kontraŭ aidoso

(GMT+08:00) 2018-06-13 14:12:34     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, diris marde, ke la tutmonda batalo kontraŭ aidoso faris progreson, kaj ĉi-rilataj klopodoj ankoraŭ ne povas esti malstreĉitaj

Guterres diris en debato de la Ĝenerala Asembleo de la UN, ke la batalo kontraŭ aidoso stabile progresis en la tuta mondo, kaj multaj homoj povas akiri ekzamenon kaj kuracadon. Pro la reduktiĝo de transmiso de patrino al infano, daŭre malpliiĝas la nombro de infanoj kun la viruso HIV. Guterres rimarkigis, ke la mondo bone progresas en la klopodo por elimino de la epidemio aidoso antaŭ 2030, sed la progreso estas malglata kaj malforta.

Li emfazis, ke preventado estas la ŝlosilo al rompo de la ciklo de propagiĝo; aidoso estas eliminebla, kaj la tuta mondo devas kune klopodi por atingi tiu ĉi celon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin