Kim Jong Un akceptis inviton viziti Usonon

(GMT+08:00) 2018-06-13 18:51:53     Redaktoro:Yu
La Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris merkrede, ke la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un akceptis inviton el usona prezidento Donald Trump viziti Usonon.

La novaĵ-agentejo raportis, ke Trump akceptis inviton el Kim viziti Pjongjangon en oportuna tempo dum ilia renkontiĝo marde en Singapuro. Trump esprimis sian intencon haltigi la komunajn militajn ekzercadojn kun Sud-Koreio, kiujn la KDPR rigardas kiel provokojn, dum periodo de bonvola dialogo inter la KDPR kaj Usono, liveri sekurecajn garantiojn al la KDPR kaj nuligi sankciojn kontraŭ ĝi kun plibonigo de la interrilatoj per dialogo kaj intertraktado.

Kim esperis, ke Pjongjango kaj Vaŝingtono klopodos sin deteni de antagonismo unu kontraŭ la alia, kaj preni leĝajn kaj instituciajn rimedojn por garantii tion.

La plej alta gvidanto de la KDPR ankaŭ vokis preni praktikajn rimedojn por aktive efektivigi la aferojn diskutitajn en la intertraktado kaj la komunan deklaron en frua dato kaj haltigi incitajn kaj malamikajn militajn agojn unu kontraŭ la alia.

Kim tuj konsentis pri la propono de Trump pri reakiro de la restaĵoj de usonaj soldatoj, kiuj mortis dum la Korea Milito inter 1950 kaj 1953, kaj repatrujigo de tiuj jam identigitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin