Ĉina delegito vokas trakti invalidecojn per kundivida disvolviĝo

(GMT+08:00) 2018-06-13 20:19:48     Redaktoro:Yu

Ĉina ambasadoro al la Unuiĝintaj Nacioj (UN) Ma Zhaoxu marde vokis trakti la demandon de homoj kun invalidecoj per kundivida disvolviĝo.

Ma diris en flanka kunveno pri datumnoj de handikapuloj, ke en la epoko de tutmondiĝo, ĉiuj landoj devas sekvi la principojn de kundivida disvolviĝo kaj labori kune por antaŭenigi la mondan aferon de homoj kun invalidecoj.

La 11a sesio de la Konferenco de Ŝtataj Partioj de la Konvencio pri Rajtoj de Homoj kun Invalidecoj okazas de la 12a ĝis la 14a de junio. La konvencio, adoptita en 2006 kun 177 ratifikoj, estas unu el la plej vaste ratifikitaj internaciaj traktatoj pri homaj rajtoj.

Ma diris, ke homoj kun invalidecoj estas egalaj membroj de la homa familio. La demando de homoj kun invalidecoj estas grava, kiun ni devas alfronti kune. Li diris, ke 20 procentoj de la plej malriĉaj homoj de la mondo havas invalidecojn kaj 80% el ili vivas en evoluantaj landoj.

La ĉina sendito alvokis doni pli grandan subtenon al evoluantaj landoj, precipe al la malplej evoluintaj landoj, kaj helpi al ili konstrui sian kapablon por ke ili povu atingi pli altan nivelon de ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin