Ĉinio okazigis la film-festivalon de landoj de ŜKO

(GMT+08:00) 2018-06-13 08:38:33     Redaktoro:祃璟琳

Ĉinio, deĵoranta prezidantolando de Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), iniciatis la film-festivalon de landoj de ŜKO, kiu okazos inter la 13a kaj 17a de junio en Qingdao, kromnomata "kina urbo". Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio, Uzbekio, Afganio, Belorusio, Irano, Mongolio kaj aliaj membrolandoj de ŜKO partoprenos en la agado por akceli interŝanĝon kaj kunlaboron de kulturoj kaj filmoj.

La juĝantaro el 12 fakuloj de la landoj de ŜKO aljuĝos la plej elstarajn verkojn el preskaŭ 60 filmoj. Han Sanping, konata reĝisoro kaj produktoro estos prezidanto de la juĝantaro, kaj konata film-stelulo Jackie Chan servos kiel figura ambasadoro de la festivalo.

Qingdao-a Orienta Kinejo

Ankaŭ ekspozicio de produktoj el 16 landoj de ŜKO okazos en Qingdao post la pintkunveno.

La eksponaĵoj estos tipaj produktoj el la koncernaj landoj, inkluzive de nutraĵoj, donacoj, metiartaĵoj, turismaj produktoj, kreivaj produktoj, ĉiutagaj produktoj, konsumaĵoj, agrikulturaj produktoj ktp. Por ke ĉinaj firmaoj kaj ĉinoj pli bone konu la kulturon kaj karakterizaĵojn de produktoj de la landoj, la ekspozicioj estos montritaj en kaj ekster la Interreto.

Ĝis nun Qingdao starigis ekonomian kunlaboran partnerecon kun 12 urboj (provincoj kaj institucioj) de la ŜKO-landoj Rusio, Kazaĥio, Kirgizio, Barato, Pakistano, Kamboĝo kaj Nepalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin