La Drakboata Festo en Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-06-14 10:09:24     Redaktoro:Xiong

En Drakboata Festo oni pendis artemizion sur la pordo

Ĉiujare la kvina tago de la kvina monato laŭ la luna kalendaro estas Drakboata Festo. Ĝi estas tre grava festo en Ĉinio. En la periodo de Printempo kaj Aŭtuno antaŭ pli ol 2 000 jaroj la granda patriota poeto Qu Yuan (ĉ. 340—278 a.K.) sin dronigis en la riveron Miluo en la kvina tago de la kvina monato pro sia senforteco por savi la patrolandon el pereo. La tieaj loĝantoj kun granda malĝojo boate serĉadis en la rivero por trovi lian kadavron. Poste en tiu tago oni remas en boatoj por konsoli lian animon. Kaj iom post iom formiĝis la kutimo de remkonkurso en tiu tago.

1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin