La Drakboata Festo en Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-06-14 10:09:30     Redaktoro:Xiong

 

Estas multaj legendoj pri poeto Qu Yuan. Antaŭ pli ol 2 000 jaroj en Ĉinio estis pluraj regonoj, kiuj senĉese batalis inter si por preni teritorion. Qu Yuan, talentoplena poeto de la regno Chu, ĝuis grandan famon por siaj poeziaĵoj en aparta stilo. Liaj verkoj profunde influis la ĉinan literaturon kaj ekscitis la poezian verkadon en Ĉinio. Li estis ankaŭ fidela kaj honesta oficisto. Persvadite de reĝo de la regno Chu, li faris politikan reformadon. Tamen poste li estis ekzilita de la reĝo pro kalumnio de aristokratoj.

Ekzilite, Qu Yuan estis maltrankvila kaj trista. Informiĝinte pri pereo de la regno Chu, li komplete malesperis kaj sin dronigis en la riveron Miluo. Lokaj homoj kun granda malĝojo boate serĉadis en la rivero por trovi lian kadavron, tamen ili ne suksecis. Bonkoraj homoj ĵetis bulojn faritajn el glueca rizo en la riveron, opiniante, ke fiŝoj kaj salikokoj ne plu mordos la kadavron de Qu Yuan, manĝinte la bulojn. Iom post iom fariĝis la kutimo de drakboata konkurso kaj farado de zongzioj en tiu tago. Ĉiujare en tiu tago oni verkas kaj deklamas poeaziaĵojn por elvoki la memoron pri la genia poeto Qu Yuan, kiu mortis antaŭ 2 200 jaroj.

1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin