Novaĵoj  (Junio 14)

(GMT+08:00) 2018-06-14 17:18:08     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 14a de julio. Unue ni disaŭdigos al vi: prezidanto Xi substrekas sendependan novigon; Ĉinio prenos rimedojn por ekspansiigi importadon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede ĉina prezidanto Xi Jinping plu faris inspekton en la provinco Shandong. Dum vojaĝo de la industria parko Wanhua en la urbo Yantai al fabrika bazo de maraj ekipaĵoj, Xi kelkfoje parolis pri sendependa novigo. Li emfazis, ke ĉiuj devas firme direkti sin al la fiksita celo.

Tiumatene, Xi iris al la industria parko Wanhua en Yantai. Laŭ konigo, li eksciis, ke la entrepreno sekvas la vojon de importo, digesto, sorbo, novigo kaj sendependa novigo, kaj ĝi fariĝis modelo en la kampo pro sia noviga kapablo. Xi diris, ke kvankam la pasinta vojo de la entrepreno estis malfacila, tamen ĝi estis sukcesa, kaj la ŝlosilo estas sendependa novigo.

Posttagmeze, Xi vizitis la fabrikan bazon de maraj ekipaĵoj en Yantai. Post inspekto, li esperis, ke ili faros daŭrajn penojn por venki malfacilojn.

Libro pri la ĵurnalisma penso de Xi Jinping estis publikigita de la Popola Eldonejo kaj Xuexi-eldonejo.

La libro, kompilita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), estas havebla en Xinhua-librejo en la tuta lando. La ĵurnalisma penso de Xi estas grava parto de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Erao.

Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, ekde la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012 proponis serion de akravidaj novaj vidpunktoj, juĝoj kaj postuloj por plifortigi kaj plibonigi la diskonigan laboron de la partio kaj prezentis respondojn al serio da fundamentaj, strategiaj kaj ĝeneralaj demandoj pri la longtempa disvolvado de la diskoniga laboro de la partio.

La Ŝtata Konsilio, la kabineto de Ĉinio, diris merkrede, ke la lando ekspansiigos la importadon por akceli la reciproke profitan kaj kungajnan strategion de kunlaboro kaj protekti liberan komercon.

Deklaro, publikigita post administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, diris, ke la decido ankaŭ devigos enlandajn industriojn sin altgradigi kaj pli bone kontentigi diversajn postulojn de homoj. La kunveno ankaŭ emfazis la bezonon stabiligi eksportadon.

La deklaro diris, ke por respondi al altgradigo de konsumado kaj plibonigi la kvaliton de provizado, Ĉinio subtenas la importadon de ĉiutagaj konsumaĵoj, medicinaĵoj, kaj ekipaĵoj por rehabilito kaj prizorgo de maljunuloj. Ĉinio efektivigos rimedojn por malpliigi importajn tarifojn, redukti mezajn ĉenerojn de distribuado kaj nuligi neraciajn prezaltiĝon por ke homoj ĝuu la profitojn de pli malaltaj tarifoj.

La lando ankaŭ disvolvos la komercon en la sektoroj de novaj servoj kaj ekspansiigos la importadon de produkt-rilataj servoj, inkluzive de dezajno, loĝistiko, konsultado, energiŝparaj kaj mediprotektaj servoj. Krome, la lando plibonigos la politikojn pri sendoganaj vendejoj, kaj pliigos la importadon de sendoganaj produktoj.

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede adoptis rezolucion, kiu urĝas protekti palestinajn civilulojn, post malakcepto de la usona postulo aldoni kondamnon de atakoj kontraŭ Israelo fare de Hamas.

La rezolucio subtenata de arabaj landoj estis akceptita post voĉdono per 120 pozitivaj voĉoj kontraŭ 8 negativaj kun 45 sindetenoj. Ĝi ripetas la bezonon preni rimedojn por certigi la sekurecon kaj bonfarton de civiluloj kaj certigi ilian protekton, kaj certigi la respondecigon pri ĉiuj malobservoj, fronte al la lastatempa eskalado de konflikto inter Palestino kaj Israelo. La teksto ankaŭ bedaŭregas la uzon de ekscesa, senproporcia kaj sendistinga forto fare de la israelaj trupoj kontraŭ palestinaj civiluloj.

La rezolucio komence proponita de Alĝerio, Turkio kaj Palestino ricevis subtenon el pli da landoj anoncitaj nelonge antaŭ la voĉdono. La rezolucio de la Ĝenerala Asembleo esprimas fortan politikan volon de la internacia komunumo, tamen, kontraste kun rezolucio de la Sekureca Konsilio, ĝi ne havas leĝan devigan forton.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris merkrede, ke la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un akceptis inviton el usona prezidento Donald Trump viziti Usonon.

La novaĵ-agentejo raportis, ke Trump akceptis inviton el Kim viziti Pjongjangon en oportuna tempo dum ilia renkontiĝo marde en Singapuro. Trump esprimis sian intencon haltigi la komunajn militajn ekzercadojn kun Sud-Koreio, kiujn la KDPR rigardas kiel provokojn, dum periodo de bonvola dialogo inter la KDPR kaj Usono, liveri sekurecajn garantiojn al la KDPR kaj nuligi sankciojn kontraŭ ĝi kun plibonigo de la interrilatoj per dialogo kaj intertraktado.

Kim esperis, ke Pjongjango kaj Vaŝingtono klopodos sin deteni de antagonismo unu kontraŭ la alia, kaj preni leĝajn kaj instituciajn rimedojn por garantii tion.

La plej alta gvidanto de la KDPR ankaŭ vokis preni praktikajn rimedojn por aktive efektivigi la demandojn diskutitajn en la intertraktado kaj la komunan deklaron en frua dato kaj haltigi incitajn kaj malamikajn militajn agojn unu kontraŭ la alia.

Kim tuj konsentis pri la propono de Trump pri reakiro de la restaĵoj de usonaj soldatoj, kiuj mortis dum la Korea Milito inter 1950 kaj 1953, kaj repatrujigo de tiuj jam identigitaj.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris merkrede, ke Usono esperas, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko prenos gravajn rimedojn por nuklea malarmado en la venontaj 2 jaroj kaj duono.

Laŭ la usona Ŝtata Departemento, Pompeo, kiu estis en Sud-Koreio por vizito, diris al usonaj raportistoj, ke Usono absolute esperas, ke la KDPR prenos gravajn rimedojn por nuklea malarmado antaŭ la fino de la unua oficperiodo de prezidento Donald Trump, januaro de 2021. Trump jam klare diris, ke la premiso de haltigo de la komunaj militaj ekzercadoj de Usono kaj Sud-Koreio estas, ke la iranta intertraktado inter Usono kaj la KDPR estas fruktodona kaj bonintenca, tamen la promeso de Trump pri haltigo de la militaj ekzercadoj ne estos plu valida, se la intertraktado ne iros tiel kiel ĝi devas esti.

Proparolanto de la irana Atom-Energia Organizo diris ĵaŭde, ke Irano rekomencos riĉigon de uranio en sia nuklea fabriko Fordow, se la irana nukela interkonsento kolapsos.

La novaĵ-agentejo Tasnim raportis, ke Behrouz Kamalvandi diris, ke la urani-riĉigaj agadoj en la nuklea instalaĵo Fordow estos rekomencitaj laŭ plaĉo de altrangaj iranaj oficialuloj, se disfalos la interkonsento, konata kiel la Komuna Ampleksa Agadplano.

Antaŭ la subskribo de la nuklea interkonsento inter Irano kaj la ses mondaj potencoj en 2015, la subtera bunko de Fordow en centra Irano estis uzata por riĉigo de 20-procenta uranio .

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin