Ĉinio prenos rimedojn por ekspansiigi importadon

(GMT+08:00) 2018-06-14 12:21:51     Redaktoro:Yu

La Ŝtata Konsilio, la kabineto de Ĉinio, diris merkrede, ke la lando ekspansiigos la importadon por akceli la reciproke profitan kaj kungajnan strategion de kunlaboro kaj protekti liberan komercon.

Deklaro, publikigita post administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, diris, ke la decido ankaŭ devigos enlandajn industriojn sin altgradigi kaj pli bone kontentigi diversajn postulojn de homoj. La kunveno ankaŭ emfazis la bezonon stabiligi eksportadon.

La deklaro diris, ke por respondi al altgradigo de konsumado kaj plibonigi la kvaliton de provizado, Ĉinio subtenas la importadon de ĉiutagaj konsumaĵoj, medicinaĵoj, kaj ekipaĵoj por rehabilito kaj prizorgo de maljunuloj. Ĉinio efektivigos rimedojn por malpliigi importajn tarifojn, redukti mezajn ĉenerojn de distribuado kaj nuligi neraciajn prezaltiĝon por ke homoj ĝuu la profitojn de pli malaltaj tarifoj.

La lando ankaŭ disvolvos la komercon en la sektoroj de novaj servoj kaj ekspansiigos la importadon de produkt-rilataj servoj, inkluzive de dezajno, loĝistiko, konsultado, energiŝparaj kaj mediprotektaj servoj. Krome, la lando plibonigos la politikojn pri sendoganaj vendejoj, kaj pliigos la importadon de sendoganaj produktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin