Irano minacas rekomenci riĉigon de uranio en Fordow

(GMT+08:00) 2018-06-14 14:06:02     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la irana Atom-Energia Organizo diris ĵaŭde, ke Irano rekomencos riĉigon de uranio en sia nuklea fabriko Fordow, se la irana nukela interkonsento kolapsos.

La novaĵ-agentejo Tasnim raportis, ke Behrouz Kamalvandi diris, ke la urani-riĉigaj agadoj en la nuklea instalaĵo Fordow estos rekomencitaj laŭ plaĉo de altrangaj iranaj oficialuloj, se disfalos la interkonsento, konata kiel la Komuna Ampleksa Agadplano.

Antaŭ la subskribo de la nuklea interkonsento inter Irano kaj la ses mondaj potencoj en 2015, la subtera bunko de Fordow en centra Irano estis uzata por riĉigo de 20-procenta uranio .

Laŭ la interkonsento, la islama respubliko haltigis riĉigajn agadojn en Fordow kaj turnis ĝin en esploran centron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin