Ĉinio subtenas aneksadon de demando de Korea Duoninsulo al ĝusta vojo de paca traktrado

(GMT+08:00) 2018-06-14 19:16:22     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun vizitanta usona ŝtatsekretario Mike Pomepo ĵaŭde en Pekino.

Wang diris al raportistoj antaŭ ilia interparolado, ke la pintkunveno inter usona prezidento Donald Trump kaj la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko en Singapuro estis la unua renkontiĝo inter gvidantoj de la du landoj kaj havas granvan historian signifon. Li aldonis, ke dum ilia pintkunveno, la nuklea demando de la Korea Duoninsulo estis aneksita al la ĝusta vojo de paca traktado per dialogo, kio konformas al komunaj interesoj de ĉiuj partioj, inkluzive de la KDPR kaj ankaŭ al la komuna deziro de la internacia komunumo kaj helpas akceli sennukleigon de la duoninsulo kaj konduki la duoninsulon kaj la regionon al vera longedaŭra paco, kaj ke la ĉina flanko aprezas senlacajn klopodojn de la usona flanko, inkluzive de Pompeo, por tiu ĉi celo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin